Por pretigi sian disertaĵon, nun Florel ĉiutage ekskursas al Hutong de diversaj kvartaloj de Pekino, kaj la plej ŝatata Hutong por ŝi estas tiuj en la kvartalo Qianmen, sude de la fama Tian'anmen-placo en la urba centro. Ŝi diris:
( 4. parolo de F )
"Qianmen iam estis prospera komerca kvartalo de malnova Pekino, kaj la plej vigleca loko en la ĉefurbo. Ankaŭ tieaj loĝantoj estas karakterizaj. La plejparto el ili estis komercistoj. Poste tien transloĝiĝis enmigrintoj el aliaj provincoj, pli poste aperis la antikva "ruĝ-lanterna strato", kie troviĝis konataj publikulinoj de la ĉefurbo. Samtempe naskiĝis ankaŭ amaso da interesaj konstruoj tre esplorindaj."
Fakte, la ĉarmo de Hutong kuŝas ne nur en ĝia arkitektura stilo, sed pli grave ankaŭ en ĝiaj loĝantoj -- veteranaj pekinanoj vivantaj laŭ la tradicia pekina maniero. Kutime, en sia korto ili plantis kelkajn jujubarbojn, granatarbojn, ankaŭ ĉinan rozon kaj begonion. En varmaj tagoj, ili emas resti en la korto de sia hejmo. Kaj kvietemaj sin metas en kuŝseĝon kaj iom dormas en akompano de Pekina Opero el radioricevilo; dum vigloplena ofte ludas ĉinan ŝakon kune kun najbaroj.
( 5. bruo el fajfilo )
Veteranaj pekinanoj ankaŭ havas interesan hobion pri bredado de dekoj da kolomboj. Eĉ se ilia domo ne grandas, ili ĉiam povas aranĝi sufiĉe da spaco al siaj kolomboj. Kaj la grandega ĝojo por ili estas elkaĝigi la kolombojn dufoje je la mateno kaj la krepusko, por ke la kolomboj libere flugu en la aero, kaj tiam agrabla sonoro el la fajfilo ligita ĉe vosto de la gvida kolombo eĥas super Hutong. Tio estas unu el la tradiciaj pejzaĝoj de Pekino. Fraŭlino Florel diris:
( 6. parolo de F )
"Laŭ opinio de ni, fremdlandanoj, la plej granda ĉarmo venas el la veteranaj pekinanoj. Ili rigore sekvas siajn tradiciajn morojn kaj vivas en la indiĝena vivmaniero. Mi aparte ŝatas observi ilin, kiam ili nutras siajn kolombojn, faras promenadon tenante bird-kaĝojn, flegas florojn kaj herbojn de si plantitajn aŭ eskortas siajn genepojn al lernejoj.
Ili ĉiuj estas babilemaj kaj ŝercemaj, kaj kvazaŭ ĉiu el ili scias sennombrajn rakontojn. El ili mi perceptis la pozitivan sintenon de pekinanoj pri la vivo."
Krom observi tiujn pekinanojn, fraŭlino Florel ankaŭ ekprenis penikon. Ŝi ofte restas antaŭ la de ŝi ŝatata domo dum 4-5 horoj, kaj pacience skizas ĝiajn detalojn. Tiam ŝi mem ofte fariĝis parto de la pejzaĝo. Ŝi diris:
( 7. parolo de F )
"Estas tre interese, ke kiam mi observas domojn, homojn kaj pejzaĝojn, ankaŭ oni observas min. Ofte okazas, ke iuj aliris al mi kaj demandis, de kie mi venis kaj kion mi faras. Ili estas amikecaj, scivolemaj kaj ankaŭ babilemaj. Konversaciante kun ili, mi ellernis multon. Ili eĉ invitis min al sia hejmo. Ekster mia imago, ilia domo saturiĝas de viveco kaj vigleco. En la korto kreskas frukt-arboj, vidiĝas belaj miniaturaj pejzaĝoj, akvarioj de bredadaj fiŝoj ktp. La grandega diferenco inter la moderna interno kaj malnova ekstero de la domo vere surprizis min."
Fakte, nuntempe ankaŭ inter Hutong kaj la ĉirkaŭaj domegoj estas grandega diferenco. Tamen Hutong estas neniel izolecaj kaj solecaj, ĉar ili reprezentas la temperamenton kaj stilon de tiu ĉi fama urbo. Ĝia senlima ĉarmo atendas paciencan ekspluatadon.
( melodio )
Ŝi diris: ( 8. parolo de F )
"Kelkfoje mi sentas, ke mi jam bone konas tiujn stratetojn, tamen post kiam miaj amikoj kondukis min al alia Hutong, kie troviĝas multaj aferoj nekonataj de mi, do mi scias, ke mi devas rekomenci de nulo, sed mi multe ĝuis en tiu procezo." 1 2 3 |