china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Serĉi historion de Pekino en Hutong
(GMT+08:00) 2008-03-11 17:23:56

Kompreneble, Pekino estas la plej bona elekto: Ĝi estas fama historia metropolo kun la aĝo de pli ol 3 mil jaroj, sume 6 feŭdaj dinastioj prenis ĝin kiel sian ĉefurbon, lasis multajn mirindajn konstruojn, kaj Hutong estas unu el ili.

( melodio )

La plejparto de Hutong estis konstruita dum la dinastio Yuan en la 13-a jarcento. Hodiaŭ, centojn da jaroj poste, kiom da Hutong troviĝas en Pekino? Ankaŭ ni ne povas doni al vi precizan respondon, ĉar la nombro de Hutong ĉiujare ŝanĝiĝas pro malkonstruado en malnovaj kvartaloj de Pekino dum la lastaj jaroj.

Tamen de longe cirkulas la popola esprimo: "Konataj Hutong sin nombras je 360, kaj sennomaj Hutong multas kiel bovharoj."

Rilate al tiel multaj Hutong, kian konkludon havas Florel en sia esplorado? Ŝi diris:

( 3. parolo de Florel )

"Menciante pri Hutong, multaj personoj ekpensas pri longaj stratetoj, lignaj pordoj, ŝtonaj ŝtuparoj ktp. Ĉio ĉi estas nur surfacaĵo, tamen sen informiĝo oni ne povas scii, ke tiuj elementoj entenas ion laŭ la loka historio, topografia stato kaj statuso de loĝantoj kaj formas diversajn trajtojn. Komence mi ne komprenis, kial iuj domoj havas la ŝtuparon el 3, 4 kaj eĉ 7 ŝtupoj, sed tute male aliaj domoj. Poste mi informiĝis, ke tiuj ŝtuparoj manifestas la rangon de dom-posedantoj. Ekzistas ankaŭ escepto pro topografia kaŭzo. Ĉio ĉi ekscitas al mi grandan scivolemon pri Hutong."

Ŝi diris prave. Laŭ la ŝtuparo antaŭ la korta pordo, oni povas scii rangon de la dom-mastro, kaj laŭ pilieroj instalitaj ambaŭflanke de la korta pordo, oni povas distingi oficon de la dom-mastro. La kvadrata piliero signifas, ke estas la hejmo de civila oficisto, ĉar la kvadrata piliero laŭaspekte similas al librokesto de antikvaj kleruloj. Kaj la ronda piliero, kies formo similas al batala tamburo en la antikva milito, estas marko de militista hejmo. Antaŭ la domo de imperiestraj familianoj kaj parencoj videblas pilieroj kun skulptitaj leonoj. Krome, anstataŭ piede treti, oni nepre devas transiri la sojlon, ĉar laŭdire ĝi servas por bari malpuraĵon kaj eviti malbonaĵon… Similaj fenomenoj estas malfacile klarigeblaj en kelkaj vortoj, kaj en ili ĝuste kuŝas la ĉarmo de Hutong.

( melodio )

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040