
Antaŭtagmeze de la 11-a de septembro en hokea konkursejo en pekina olimpika ĝardeno, okazis 5-homa blindula piedpilka konkurso inter la ĉina teamo kaj la teamo de Korea Respubliko. Vakis neniu el la sidlokoj de spektantoj kaj el ili sonis entuziasmaj aplaŭdado kaj huraado. Inter spektantoj, sidas du apartaj personoj: Ili sidas ŝultre-ĉe-ŝultre kaj ĉiu portas unu de paro da aŭskultiloj, unu tenas mikrofonon, malfermas la okulojn, fikse rigardas la akran konkursadon kaj priskribas la scenon de la konkurso; la alia fermas siajn okulojn, lia vizaĝesprimo estas paca, li turnas siajn orelojn al sia partnero, atente aŭskultas priskribon de la partnero kaj de tempo al tempo faras komenton. Kiam ili babilas pri gaja detalo, ili senkonscie ridetas. Ili estas raportistoj, blindulo Jin Jizheng kaj sanulo Wang Weili, el pekina centro de kultura kaj eduka interfluo.
"Mi sciigis al Jin Jizheng, kie la piedpilko troviĝas kaj kiu regas la pilkon kaj tiel plu, sciigis la vidatajn aĵojn al li, li servis kiel sportisto de blindula piedpilko, tial li komprenas regularon de la konkurso kaj povas fari fakan eksplikon. Cetere, lia aŭdado estas pli bona ol mia aŭdado, kion li povas aŭdi, tion eble mi ne atentas, tial li povas demandi pri iuj detaloj, kiujn mi neglektis. Ni bone kunlaboras."
Wang Weili aĝas je pli ol 40 jaroj kaj Jin Jizheng aĝas pli ol 20 jarojn, ĉi tiu speciala kombino perfekte faris eksplikon pri la konkurso. Kiel sanulo, per sia vidada supereco Wang Weili ludis la rolon de okuloj por blinduloj, per kono de la programo de 5-homa blindula piedpilko, Jin Jizheng ludis la rolon de specialisto. Do, kial Jin tiel komprenas la programon? Kiun malfacilon li venkis por esti la nuna raportisto? Nun ni kune vizitu lin kaj komprenu la rakonton pri Jin Jizheng.
1 2 3 |