|
Jin Jizheng estas titolita de siaj teamanoj "tanko", ĉar li servis kiel avanulo kaj ĉiam kuraĝe pafas pilkon al la golejo de la konkurantoj kaj kaŭzis minacon al la konkurantoj. Jin Jizheng partoprenis en dufojaj tutlandaj konkursoj kaj realigis sian sonĝon pri piedpilko. Poste pro la aĝa problemo, li eksiĝis el la pekina blindula piedpilka teamo. Kvankam Jin Jizheng iom bedaŭras, ĉar kiel sportisto, li ne povas partopreni en paralimpikoj, la plej alt-nivela konkurso, tamen hodiaŭ per alia maniero li same partoprenas en la paralimpikoj kaj gajnas alian ĝojon.
"Mi servas kiel raportisto kaj parolisto, registras kortuŝan momenton de niaj blindulaj sportistoj, faras programon kaj igas pli da blinduloj kompreni kaj aŭskulti la konkurson, kaj komune ĝui la programon kaj lerni la streban spiriton, laŭ mi tio estas alia ĝojo."
Por igi pli da ĉinaj blinduloj kompreni la programon kaj ĝui ĝojon, alportitan de sporto, Jin Jizheng faris ĉiuflankan kaj zorgeman preparadon. Lia klopodado profunde impresis kolegon Zhu Junfei.
"Antaŭ la paralimpikoj, li ekkonis sciojn pri diversaj programoj. Ekzemple pri la 5-homa blindula piedpilko, li faris multfojan provon antaŭe, kiel li devas fari eksplikon kaj per kiu maniero li bone faru la programon. Li ofte serĉas informojn el retejo ĝis nokto. Li ne povas vidi, tial en farado de programo, li foje kaj refoje aŭskultis voĉon el sonkanaloj kaj atenteme faris multon. Laŭ mi, li estas sama kiel ni, vidhavaj homoj, eĉ faras pli bone ol ni."
Jin Jizheng diris, ke lia nuna laboro estas daŭra lernado de raportado kaj klarigado. Li diris, ke li amas kaj sporton kaj radion, kaj nun li ĝuste laboras por la amata afero, sporta radio. Li volas per sporta programo igi pli da blinduloj tuŝi sportojn kaj senti ĝojon, alportitan de sportoj. Li diris;
"Laŭ mi, emocio de handikapulaj sportistoj povas infekti ĉiujn homojn, ilia spirito pri strebado povas stimuli ĉiujn homojn, mi ĝuste disdonos ĉi tiajn emocion kaj spiriton al pli da blindulaj amikoj. Same kiel vidhavaj homoj, ni, handikapuloj devas havi propran aferon kaj fari propran laboron por la afero. Mi konvinkiĝas, ke ni fidu nin mem kaj persistu, ni certe gajnos sukceson en nia vivo."
Memoro plenis de vundo kaj doloro, mi ĉiam memfidas, ke nur per strebo, oni povos gajni sukceson, tial mi stimulas min mem, ke por sukcesigo mi devas klopodi. Fidu vin mem, vi tenas la sonĝon kaj vi havas vian spacon. Fidu vin mem, vi konkeros la ekstremon kaj superos vin. Fidu vin mem!
Karaj aŭskultantoj, la kanto "Fidu vin mem" ĉiam instigis Jin Jizheng strebi al sonĝo. Hodiaŭ li prezentas ĝin al vi ĉiuj, kiuj klopodas por sonĝo. Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programon. Koran dankon pro via aŭkulto! 1 2 3 |