
Kiam Jin Jizheng aĝis 6 jarojn, pro malsano li blindiĝis. Ankaŭ de tiam, li ne povis plu ludi amatan piedpilkon, vivante en malluma mondo.
"De la infaneco, mi ŝatas la sporton de piedpilko. Antaŭ la blindiĝo mi ofte piedfrapis pilkon kun amikoj en ĝardenoj kaj placoj, sed post mia blindiĝo, mi ne havis la ŝancon piedfrapi plu. Mi neniam imagis, ke kiel blindulo, post pli ol dek jaroj mi povas refoje stari sur la piedpilka kampo, kune kun multaj blinduloj refoje ludi piedpilkon."
En septembro de 2005, Pekino establis blindulan piedpilkan teamon, kaj Jin Jizheng fariĝis unu el ĝiaj membroj. Kun iomaj eksciteco kaj maltrankvilo, li komencis sian unuan trejniĝon. Nun li ankoraŭ klare memoras la scenejon pri unuafoja trejno. Li diris:
"Ĉar mi longtempe vivas en la malluma mondo, mi ne lertas en kurado, sed kutimas nur en piedirado. Tial, unuafoje mi malrapide piediris kaj per la piedo tuŝis la pilkon kaj konis la pilkon. En unuapaŝa trejnado, ni senĉese ir-kaj-revene kuris, foje kaj refoje rulis la pilkon por kulturi senton pri piedpilko."
Jin Jizheng sciigis al raportisto, ke en 5-homa blindula piedpilka konkurso, falo estas oftega. Li diris:
"Kvankam la konkurso estas piedpilka konkurso kaj oni ĉefe uzas piedon frapi la pilkon, tamen necesas bona defendo. Sen bona defendo, la kapo montriĝas antaŭ konkuranto. Kaj bona defendo dependas de viaj supraj membroj. Tial, mi ofte perceptis, ke en la konkurso, sportistoj bezonas malfermi siajn brakojn por protekti sin mem, alie danĝero estas granda."
En trejnado, Jin Jizheng multfoje falis, ankaŭ pro falo liaj brakoj vundiĝis serioze kaj devigite ripozis je unu samajno, tamen li ne forlasis pro malfacilo, sed diligente sin ekzercis. Li diris, ke estas la piedpilko, kiu refoje igis lin kuri.
"Post la blindiĝo, mi neniam plue kuris. Estas piedpilko, ĝi igis min refoje kuri. Piedpilka programo enhavas la spiriton de kuraĝa irado antaŭen, kiam mi staras sur la piedpilka kampo, tiam mi plenas de senlima kuraĝeco."
1 2 3 |