Vizitu Forumon

Eta Marvirino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-08-19 10:36:13

(Chuan-Chan Yeh)

La 26-an de aprilo en ordinara domo de Pekino, sonis voĉo pri ekfunkcio de dania pavilono kaj malferma ceremonio de Eta Marvirino. Tra fenestroj, videblas olepentraĵo sur la muro. En la olepentraĵo, du maljunuloj staras antaŭ statuo de Eta Marvirino. La viro estas tre ĝentlema kaj la virino gracia kaj posedas densan blankan hararon. Ili rigardas unu al la alia. Do, kiuj estas ili, kia rakonto okazis inter Eta Marvirino kaj ili? Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian rakonton pri tio.

"En 1988 dania reĝino Margrethe II donis solene al Li "danan naciflagan medalon". Li ankaŭ estas la unika tradukisto, kiu gajnis la medalon same kiel Anderseno pro sama verkao. Akompanante lin, mi ĉeestis al la ceremonio pri la donaco de la medalo."

La parolantino nomiĝas Yuan Yin, aĝas 91 jarojn. Ŝi ĝuste estas la virina figuro en la olepentraĵo. "Li' en ŝia babilo ĝuste estas ŝia edzo, sinjoro Chun-Chan Yeh, ĉina fama tradukisto kaj verkisto, li la unua tradukis ĉiujn fabelojn de Andersen el la dana lingvo al la ĉina lingvo kaj konigis Anderseno al ĉinoj. Ĝuste pro tio, en 1988 invitite Chun-Chan Yeh kaj lia edzino vizitis Danion kaj ricevis "danan naciflagan medalon". Dume, ili vizitis la statuon de Eta Marvirino en ĝardeno Langelinle, tial naskiĝis la olepentraĵo.

"Ricevinte la informon pri veno de Eta Marvirio el televidilo, mi pensis pri pasintaj aferoj, eĉ iutempe ne kapablis dormi."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto