Vizitu Forumon

Eta Marvirino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-08-19 10:36:13

(Eta Marvirino en Dania Pavilono)

Ĉina fraŭlino Han Wei diris:

"Li faris multe da skribo pri la medio, tio kreis la belan maran mondon al mi, legante la fabelon mi tre volas vidi la mondon en la fundo de la maro, ĝi certe estas komforta kaj bela. Sed, Eta Marvirino ankoraŭ volas eliri el la maro kaj serĉi aĵon de la homaro."

Eta Marvirino ankaŭ alportis saman kortuŝecon kaj atendon al danoj kaj ĉinoj.

Dana junulo Anders Hoejgaard diris:

"Kiam mi aĝis preskaŭ 5 aŭ 6 jarojn, mia patro rakontis al mi fabelon pri Eta Marvirino, de tiam mi atendas mian 'Etan Marvirinon'".

Ĉina junulo Feng Hao bonŝance trovis propran "Etan Marvirinon", li diris:

"La amo de Eta Marvirino estas pura kaj bela, ŝi starigis ekzamplon al ni junuloj, nome ni devas persisti en nia amo."

La 25-an de aprilo, Eta Marvirino "naĝis" al Ŝanhajo kaj "ekloĝis" en la ekspozicia zono. De tiam, Yuan Yin volas viziti la malnovan amikinon, sed pro maljuneco, finfine ŝi devigite forlasis la planon. Taman, ŝi diris, ke Eta Marvirino ĝuste ekzistas en ŝia hejmo, en la olepentraĵo, ankaŭ en ŝia koro.

La 29-a de junio estas la dania nacia tago, okaze de ĉi tia aparta tago, bonvole memoru homojn, kiuj kreis bonajn verkaĵojn, ili estas Anderseno, Chun-Chan Yeh kaj Yuan Yin. Samtempe memorante la Etan Marvirinon, ne forgesu la geedzojn antaŭ la statuo.


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto