Vizitu Forumon

Eta Marvirino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-08-19 10:36:13

 

(Eta Marvirino konservata de Yuan Yin)

Kiam Yuan Yin tute saniĝis, ŝi komencis respondeci pri ĉiuj aferoj de la familio kaj plenforte subtenis Chun-Chan Yeh.

La geedzoj tute ebriiĝis en Andersenaj Fabeloj. Eta Marvirino ofenis siajn 500-jaran vivon kaj belan voĉon por animo de la homo kaj amo de reĝido, fine ŝi fariĝis ŝaŭmo. "Eta Marvirino" estas ŝato de la geedzoj, Chun-Chan Yeh aparte donis al ŝi belan nomon en la ĉina lingvo "Filino de la Maro". Yuan Yin diris:

"Eta Marvirino alvenis el la maro, ŝi estas plej bela filino de la maro, kiel ĉina Qixiannu, la plej bela filio de la dio, venis al la homaro."

En Ĉinio, ekzistas legendo pri filino de la dio Qixiannu, ankaŭ ŝi estas plej bela kaj bonkora. Chun-Chan Yeh opiniis, ke Eta Marvirino kaj Qixiannu estas similaj, tial li nomis Etan Marvirinon Filino de la Maro.

En 1978, la unua kompleto de "Andersenaj Fabeloj" en la ĉina lingvo estis eldonita kaj publikigita. De tiam, same kiel infanoj de norda Eŭropo, ĉinaj infanoj posedas ĉi tian belan fabelon.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto