Vizitu Forumon

Eta Marvirino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-08-19 10:36:13

(Chun-Chan Yeh kaj Yuan Yin)

Nun, pasis 22 jaroj, ankaŭ Chun-Chan Yeh forpasis multajn jarojn. Sekve de alveno de la statuo de Eta Marvirino kaj inaŭguro de Monda Ekspozicio 2010, en la lastaj 2 monatoj, Yuan Yin emociiĝis kaj pensis pri la tagoj, en kiuj ŝi konatiĝis kun Eta Marvirino. Yuan Yin diris:

"Eta Marvirino havas noblan idealon, ne estas egoisma. Ŝi oferis sian vivon por alia homo."

Yuan Yin unuafoje konis la fabelon pri Eta Marvirino el manuskripto de sia edzo. En 1949, forlasinte hejmlokon 6 jarojn, Chun-Chan Yeh revenis. Krom kelkaj malnovaj vestoj, li alportis du grandajn kestojn plenajn de manuskriptoj. En 5 el la 6 jaroj, Chun-Chan Yeh studis eŭropan literaturon en Cambridge-Universitato, en ĉi tiu periodo, li finis la manuskriptojn, inkluzive de tradukaj manuskriptoj de Andersenaj Fabeloj.

La gepatroj de Andersen estis ŝuisto kaj lavistino, lia familio malriĉa, kaj Chun-Chan Yeh venis el ĉina fora vilaĝo. Andersen laboris kiel metilernanto kaj malĉefa rolulo, lia vivo estis peniga. Sed li amis literaturon, li ne edziĝis kaj faris verkaĵojn dumvive por infanoj. Chun-Chan Yeh naskiĝis en kamparana familio, en sia infaneco, li kaj laboris kaj lernis. Li estas lerta en lingvoj angla, japana, dana, norvega, hispana, itala, Esperanto kaj aliaj, kaj amis literaturon. Pro la simila deveno kaj sama amo al literaturo, Chun-Chan Yeh pli profunde komprenis signifon de la fabeloj de Anderson, ju pli multe li konis, des pli urĝe li volis konigi ilin al Ĉinio. Yuan Yin memoris dirante:

"Ankaŭ en Ĉinio, ekzistas multaj belaj legendoj, ofte gepatroj rakontas ilin al siaj infanoj, sed tiam ne troviĝis libroj pri ĉi tiuj legendoj. Cetere, tiam en Ĉinio ne troviĝis libroj pri fabeloj el Eŭropo, Andersenaj Fabeloj ĝuste venas el Eŭropo. Chun-Chan Yeh opiniis, ke ĉinoj devas posedi multe da rakontoj en sia infaneco, tial li komencis traduki Andersenajn Fabelojn. Li celis unue per Andersenaj Fabeloj naskigi ĉinan propran literaturon por infanoj, kaj due konigi eŭropajn fabelojn al Ĉinio."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto