Vizitu Forumon

Eta Marvirino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-08-19 10:36:13

                                           (Chuan-Chan Yeh kaj Yuan Yin staras antaŭ statuo de Eta Marvirino, 1988)

En ĉiuj ferioj en la 5 jaroj en Cambridge-Universitato, Chun-Chan Yeh vizitis hejmlokon de Andersen, babilis kune kun danoj kaj diligente esploris kaj tradukis Andersenajn Fabelojn. Kaj en la 5 jaroj en Ĉinio, okazis interna milito, Yuan Yin sendepende vivtenis la familon kun 4 membroj, inkluzive de ŝi mem, ŝiaj filo, patrino kaj pli aĝa fratino. La vivo estis tre malfacila. Sed vidinte fableojn, tradukitajn de sia edzo, Yuan Yin opiniis, ke ĉio estas inda. Ŝi diris:

"Komence, mi iom malkontentis pro lia tiel multjara foresto, sed poste mi vidis liajn verkaĵojn, tre legindajn, mi sentis, ke li faras ĝustan aferon. Infanoj estas la estonteco, ni devas kontribui al ili plej bonan aĵon."

Nelonge post kiam Chun-Chan Yeh revenis al Ĉinio, Yuan Yin malsaniĝis en pulmo, ŝi devis ne movi kaj kuŝi en lito. Tial, Chun-Chan Yeh komencis sole vivteni la tutan familion. Tage, li laboris, vespere li administris familiajn aferojn, nokte li komencis sian tradukadon. Li sidis ĉe malgranda ligna tablo, malfermis librojn pri Andersenaj Fabeloj en la angla kaj dana lingvoj, kaj siajn manuskriptojn, unuvorte-unuvorte faris ekzamenon kaj revizion. Li eĉ ofte ellitiĝis en dormado kaj komencis laboron ĝis tagiĝo.

Yuan Yin estas la unua leganto de Chun-Chan Yeh, kvankam ŝi malsaniĝis, tamen ŝi persistis en legado de verkaĵoj, faritaj de sia edzo ĉiutage, ŝi sciigos al sia edzo siajn opiniojn, sugestojn kaj senton. Kiam la malsano iom malpeziĝis, ŝi komencis kopii manuskriptojn.

Chun-Chan Yeh klopodis kiel antaŭe, li neniam butikums kune kun familianoj, maloftege gastigis amikojn, survoje al laborejo aŭ al hejmo, li legis notojn pri vortoj, skribitaj en malgandaj kajeroj. Li havas pli ol 20 ĉi tiajn kajerojn.

"Mi komprenas lin, la tempo estas oro por li."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto