• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 14:24:40    
Por morgaŭo de ĉina 'verda pura tero'

cri

Karaj amikoj, ĵus aŭdita kanto estas la propre mongola parola kaj kanta ĉjuji-o---Haolaibao. Vi certe ne povas pensi, ke Haolaibao, kiu jam cirkulis je preskaŭ 8 jarcentoj en mongoloj, hodiaŭ estas uzita de mongolo, nomiĝanta Chen Jirimutu, por propagandi la median protektadon.

"Laŭ trajtoj de nia nacimalplimulto, mi uzas la manieron Haolaibao por fari propagandadon. Ĉi tiu Haolaibao montris al homoj, kio estas malseka tero kaj kio estas la efiko kaj rolo de malseka tero. Ni mongoloj tre ŝatas la manieron Haolaibao, tial per la maniero mi propagandis median protektadon, tre bonvenigate! Krom pri malseka tero, enhavo de Haolaibao ankaŭ rilatas al protektado de birdoj kaj mediprotekta leĝo."

Sinjoro Chen Jirimutu estas estro de la protekta stacio Wulannuoer sub la ĉina ŝtata natura parko de la lago Dalai. La ŝtata natura parko de la lago Dalai troviĝas en la granda stepo Hulunbeier en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. La stepo Hulunbeier estas unu el la 3 mondaj famaj stepoj, ankaŭ la plej granda stepo de Ĉinio. La areo de la stepo estas cent mil kvadrataj kilometroj, kaj najbara de Mongolio kaj Rusio. La ekologia loko de la stepo Hulunbeier estas tre grava, ĝi estas la grava ekologia ŝirmilo de la ĉina nordo, kaj ĝi rekte rilatas al la ekologia sekureco de la ĉinaj nordorienta kaj norda regionoj, ankaŭ al kontinuigebla disvolvo de socio kaj ekonomio de la regionoj.

"En la pasinteco, la tuta ebenaĵo Hulunbeier estis la sedimento kun rivera kaj laga figuroj, sub la ebenaĵo troviĝis sabla tavolo kun la dikeco de dekoj da metroj ĝis centoj da metroj, la dikeco de grundo estas nur dekoj da centimetroj. Tial, se aperis breĉo, formiĝis erozia breĉo. Krom naturaj faktoroj, ankaŭ ekzistas homaj faktoroj, ekzemple la tropaŝtado."

1  2  3  4