• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 14:24:40    
Por morgaŭo de ĉina 'verda pura tero'

cri

Nun, troviĝas 3 sablaj bendoj en la stepo Hulunbeier, kaj la areo de sabla tero superis 880 mil kvadratajn hektarojn. La protektado de la stepo jam estas vaste atentata. En 1986, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fondis la naturan parkon de la lago Dalai. En 1992, la parko fariĝis la ĉina ŝtata natura parko, nun la parko instalis 4 protektajn staciojn, la protekta stacio Wulannuoer, pri kiu sinjoro Chen Jirimutu respondecas, estas unu el ili.

"Nia administra areo superis 2 400 kvadratajn kilometrojn. La stacio havas nur 4 laborantojn, kaj la laboro estas propagandado, observado kaj registrado."

"La 4 homoj alternas, meznombre unu laboras 3 semajnojn en la stacio en monato, ili povas reveni hejmen unu semajnon. Estro Chen Jirimutu eĉ laboras pli multan tempon ol la aliaj laborantoj. La kvalito de akvo de la stacio estas malbona, ankaŭ mankas freŝaj legomoj tie, sen homoj en najbaraj lokoj je dekoj da lioj, la telekomunika signo estas ne bona. Nur en la lastaj 2 jaroj, satelita televizio estis instalita. Chen Jirimutu jam laboras tie pli ol dek jarojn, ĉiutage registras, jaro post jaro, estas tre neinterese!"

Laŭ konigo, ĉiumonate laborantoj de la stacio Wulannuoer almenaŭ faras unufojan inspekton al la areo de pli ol 2 400 kvadrataj metroj. Kaj la tuta natura parko de la lago Dalai havas nur 34 laborantojn.

"Se loĝantoj ne partoprenus en la protektado, nur ni 4 homoj certe ne povus fari median protektadon."

Estro Chen Jirimutu sciigis nin, ke antaŭe paŝtistoj ne konis ilian laboron, sed opiniis, ke ili strebas al la areo kontraŭ paŝtistoj. Dank' al multjara propagandado, inkluzive de dono de regula leciono al lernantoj, dissendo de propagandaĵoj kaj kanto de mediprotekta Haolaibao, nun paŝtistoj jam rigardas ilin kiel familianojn, kaj ofte paŝtistoj sendis vunditan birdon al la protekta stacio.

1  2  3  4