• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 14:24:40    
Por morgaŭo de ĉina 'verda pura tero'

cri

La Karba-elektra Limigita Korporacio Yimin Huaneng estas la granda korporacio, kiu troviĝas en la stepo Hulunbeier. Ĝi estas la integriga korporacio de karbo kaj elektro, per tutferma tubo karbo estas transportita al elektra fabriko de malferma karba fabriko, kaj per alia tutferma tubo karba cindro estas sendita al malferma galerio.

"La premiso de nia disvolvo ĝuste estas bona protektado de la pura stepo Hulunbeier. La maniero de integrigo de karbo kaj elektro estas mediprotekta medio. Samtempe, ĉiujare ni investas pli ol 7 milionojn da juanoj de renminbi por sinteza traktado de pulvoro."

En printempo kaj aŭtuno en Hulunbeier, vento estas relative forta. Por efike bremsi polucion el pulvoro, la korporacio investis 9 milionojn da juanoj de renminbi kaj finkonstruis muron kontraŭ vento. Cetere, la korporacio investis ankaŭ 30 milionojn da juanoj de renminbi kaj finkonstruis sistemon por sinteze trakti polucian akvon kaj teron, traktita akvo estas uzata por irigacii la stepon.

Ankaŭ troviĝas 3 vivkvartaloj en la korporacio. La unua impreso pri la korporacio ofte estas: Ĉu estas ĝardeno? Ordaj kaj puraj stratoj, verdaj arboj, kaj sen pulvoro, nur iuj blankaj nuboj el fumtuboj montris, ke ĉi tie ekzistas korporacio karba-elektra. Nun en vivkvartaloj, ĉie ekzistas floroj kaj herboj plantitaj de laborantoj. Por la hodiaŭa bela medio, la korporacio Yimin Huaneng faris grandan klopodadon.

"Ni ne nur faris grandan investon, sed ankaŭ ĉiam edukas laborantojn. Problemoj, inkluzive de libera forĵeto de ruboj kaj cigaredstumpoj, ne estas solvitaj en unu aŭ 2 tagoj. Komence, per nia entreprena interna televida stacio ni elsendis al laborantoj kaj familianoj programon pri trakto de ruboj. Pri la problemoj de cigaredstumpoj, se ni trovas cigaredstumpon sur la tero, ignorante ĉu la cigaredstumpo estas via, ni punas vin je 500 juanoj de renminbi, samtempe ni ankaŭ elsendis tion en la televida stacio. De 1984 ni jam faris tion, kaj ĝis 1998 bona mediprotekta kutimo formiĝis."

"Komence, neniu komprenas tion. Oni kutimis liberan forĵeton de ruboj. Poste, la korporacio dissendis al ni rubajn sakojn kaj mobilizis nin preni rubojn. La korporacio ankaŭ investis multan monon kaj grande plibonigi nian medion. Vidante la belan medion, ni nature timas damaĝon de nia propra medio. Nun, la media protektado jam estas la parto de nia vivo."


1  2  3  4