• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 14:24:40    
Por morgaŭo de ĉina 'verda pura tero'

cri

Karaj amikoj, en la vasta stepo Hulunbeier, vivas diligentaj kaj kuraĝaj mongoloj. La propraj manieroj de iliaj produktado kaj vivo nun ankoraŭ protektas la stepon.

Maljunulo de mongola nacieco Aridena ofte aperis en radio kaj televizio, kaj rakontis median protektadon de la mongola nacieco.

"De la infaneco, ni unue lernis median protektadon, ne ciferon kaj skriban lingvon. Kiam mi estis knabo, mia patro sciigis min: 'ne tuŝu birdan ovon', eĉ la ombro de homoj estas ne permesita ĵetiĝi sur birdan ovon, tio signifas, ke ni ne povas alproksimiĝi birdan ovon. Se vi disrompos ovon de birdoj, do vi estu preta ricevi pugan batadon."

La maljunulo Aridena sciigis nin, ke la hejmo de mongoloj jurto estas malmuntebla. Instalante jurton, mongoloj absolute ne damaĝas stepon, oni ne povas libere fosi kavon. Se mongoloj movas sian jurton, ili plenigas kavon. Antaŭ longa tempo, mongoloj jam rigore traktis rubojn. Ili havas valizon por speciale rericevi rubojn. La amo de mongoloj al la stepo enkorpiĝas ankaŭ en la propra maniero de sepulto. Ili ne faras tombron, sed metas kadavron sub la teron je 70 centmetroj ĝis 80 centimetroj malprofunde, por enlasi freŝan aeron kaj teni ventolon. Tial, unu aŭ 2 jaroj pasis, kadavro nature aerdetruiĝis. La memoro al antaŭuloj profunde ekzistas en la koro de mongoloj. Hodiaŭ mongoloj en la stepo Hulunbeier ankoraŭ tiel vivas.

"Homoj vivantaj en la stepo bone scias, ke troviĝas bonaĵoj sub la stepo, sed ili ne fosas la stepon, ili preferas oferi siajn interesojn ol damaĝi la stepon. Se la stepo estos damaĝita, propra vivmedio malaperos."

La leciono el antaŭuloj ĉiam estas memorita de la maljunulo Aridena. Hodiaŭ kiel antaŭuloj, li instruas la naciecan tradicion de media protektado al posteuloj. Pri la la nuna protektado, la maljunulo Aridena estas tre kontenta:

"En la lastaj 2 jaroj, sekve de la socia progreso, la mediprotekta koncepto altiĝis. Precipe en brutbredado, ni alprenis rimedojn de malpermeso de brutbredado, ripozo de brutbredado kaj altigo de proporcio de plenkreskigo, la stepo estas bone protektita. Nun, ne nur paŝtistoj, sed ankaŭ la registaro kaj entreprenoj atentas protektadon de la stepo, kaj portas sian respondecon por la media protektado."

1  2  3  4