• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 18:38:24    
Qiao Yufang, estrino de vilaĝo Bayantuohai, kaj ŝiaj paŝtistoj

cri
Saluton! Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu la programereton "Ekonomia Fokuso".

La fino de aŭgusto kaj komenco de septembro ĉiujare estas la tempo, en kiu 4-monataj ŝafidoj estos vendataj. Tiutempe sur la stepo Hulunbeier, en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, paŝistoj estas kaj gajaj kaj malserenaj. Ili estas gajaj, ĉar vendinte la ŝafidojn ili akiros monon; kaj malserenaj, ĉar ili ne scias al kiuj ili povos vendi la ŝafidojn en ĉi tia vasta stepo.

"Ni devis per motorciklo iri dekojn da lioj al aliaj lokoj por serĉi peristojn, tre penege!"

"Malfacile! Mi devis persone trovi aĉetantojn, estis tre malfacile!"

"Ni devis persone serĉi peristojn, ili venis, vidis bovojn kaj ŝafidojn, kaj difinis iun prezon. Se la prezo estis taŭga, ni vendis ŝafidojn kaj bovojn al ili; se prezo estis tre malalta, ni serĉis aliajn peristojn. Foje kaj refoje, ĉie serĉis, tre pene kaj tre malfacile. Ni devis vendi la ŝafidojn por mono, tial ofte ni ne akiris profiton, eĉ malprofitis. En ĉi tiu tempo, ni malsereniĝis."

Kelkaj paŝtistoj esprimis tion intervjuate. Ili estas vilaĝanoj de Bayantuohai, en la stepo Hulunbeier. La stepo Hulunbeier estas unu el la 3 grandaj stepoj de la mondo. Akvo estas pura kaj herboj verdaj, pro tio lokaj bovaĵoj kaj ŝafaĵoj estas freŝaj kaj bongustaj. Sed, en la longa tempo, pro la fora situo kaj maloportuna trafiko, la vendado de bovoj kaj ŝafoj fariĝis granda malfacilo de lokaj paŝtistoj.

Sinjorino Qiao Yufang estas estrino de la vilaĝo Bayantuohai, sub la urbeto Bayantuohai de la aŭtonoma gubernio Ewenke de la urbo Hulunbeier de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ŝi diris:

"Antaŭe, ĉiuj serĉis privatajn vendajn vojojn, tre sporade. Kiu faris bonan vendadon, tiu helpis al la aliaj. Fine profito estis akirita de peristoj. Laŭ paŝtistoj, bredistoj ne estas tiel ruzaj kiel aĉetantoj."

La vilaĝo Bayantuohai troviĝas en la sudorienta regiono de la stepo Hulunbeier, havas 140 paŝtistajn familiojn kaj 507 homojn. La vendado de bovoj kaj ŝafoj estas la ĉefa enspezo de lokanoj, la venda vojo de bovoj kaj ŝafoj ĉiam malfaciligis Qiao Yufang kaj paŝtistojn. Pro tio, ili pensis pri multaj metodoj.

"Mi persone multfoje venis al Pekino kun ŝafaĵoj. Ĉiufoje, portante kelkdek ĝinojn da ŝafaĵoj, mi veturis trajne preskaŭ 29-horojn al Pekino. Mi petis amikojn, serĉis rilatojn kaj ŝancojn en korporacioj. Por la vendado, ĉiufoje mi elspezis dekmilon da juanoj kaj fordonis pli ol dek tagojn."

Sed, Qiao Yufang apenaŭ gajnis.

1 2 3 4 5