• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 18:38:24    
Qiao Yufang, estrino de vilaĝo Bayantuohai, kaj ŝiaj paŝtistoj

cri

Por ke paŝtistoj lernu kaj komprenu retajn sciojn, laborantoj de la centro ankaŭ komencis senpagan trejnon al paŝtistoj. Pro okupado en iuj aferoj de la vilaĝo, Qiao Yufang ne povis partopreni en la trejno en tago, tiel en vespero ŝi trovis trejnajn materialojn, kaj lernis ilin kaj sin ekzercis. Kion ŝi ne komprenis, tion ŝi skribis kaj poste demandis al instruistoj. Tiel, Qiao Yufang komprenis tajpon, serĉon de informoj, ricevon kaj sendon de ret-letero.

Kiel Qiao Yufang, pli kaj pli da paŝtistoj lernis reton kaj naskis profundan intereson pri la nova afero. Se estis liberaj, ili sin ekzercis. Sed kion la reto finfine alportos, ili ne sciis. Precipe pri la aĉeto sur internacia reto, multaj opiniis, ke tio estas ne vera. 31-jaraĝa paŝtisto Wu Yuxi ĝuste havas ĉi tian opinion.

"Tiam, mi ne fidis tion, aĉeti aŭ vendi aĵojn per la reto. Estas vere? Do, kiel oni akceptu aŭ transportu varojn? Kiel oni pagu aŭ ricevu monon?"

Kvankam paŝtistoj havas tian suspekton, sed Qiao Yufang konvinkiĝis, ke iutage la sonĝo realiĝos.

"Ni ne havas kontaktiĝan metodon de komercistoj kaj entreprenoj, nur per la internacia reto serĉas ilian kontaktiĝan metodon. Mi sciis, ke se ili havas retan stacion aŭ reta paĝon, ni povos kontaktiĝi kun ili."

Ĝuste kun ĉi tiu fido, Qiao Yufang ekserĉis entreprenojn sur internacia reto, kiuj aĉetas bovaĵon kaj ŝafaĵon. Post serĉado, ŝi sciis, ke pekina Grupo Donglaishun estas tradicia grupo, kiu administras islamajn manĝaĵojn, precipe fama pro la manĝaĵo ŝafaĵa sukijako, la nombro de ĝiaj filioj en la tuta lando superis 300. Qiao Yufang pensis, ke tiel multaj filioj, do ĉiutage certe necesas multaj bovaĵoj kaj ŝafaĵoj, se ni kontaktiĝos kun ili, niaj bovaĵoj kaj ŝafaĵoj estos vendataj. Tial, Qiao Yufang malfermis sian leterkeston kaj komencis skribi leteron al Grupo Donglaishun.

Saluton! Gvidantoj de Grupo Donglaishun. Mi nomiĝas Qiao Yufang, estas estrino de la vilaĝo Bayantuohai, en la nordorienta regiono de Ĉinio. Nia vilaĝo sidas en la stepo Hulunbeier, en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĉi tie aero estas freŝa, ne ekzistas industrio en la stepo, la herbo estas natura kaj senpolucia. Niaj bovoj kaj ŝafoj manĝas krudajn herbojn kaj trinkas fonton. Precipe antaŭ 2 jaroj, ni ankaŭ enkondukis sud-afrikan ŝafan specon Dorper-Ŝafon kaj faris hibridigon de niaj ŝafoj per la ŝafo Dubo. Post hibridigo, la ŝafaĵo estas bongusta kaj donas bonan senton...

1 2 3 4 5