• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 18:38:24    
Qiao Yufang, estrino de vilaĝo Bayantuohai, kaj ŝiaj paŝtistoj

cri

La informo pri veno de la pekina Grupo Donglaishun cirkulis. En la vilaĝo ĉie regis gaja atmosfero. Iu malgranda ret-letero invitis pekinajn honorajn gastojn al la fora malgranda vilaĝo de Interna Mongolio. Tio estas neimagebla por paŝtistoj.

Post kelkaj tagoj, Zhou Yueming kaj specialistoj de la Grupo Donglaishun venis al la vilaĝo, Qiao Yufang kaj paŝtistoj ĉeloke mortigis ŝafon, kuiras la manĝaĵon Shouparou kaj rostis ŝafaĵan grapolon por ili, tio estas la plej alta normo de regalo al gastoj.

"Manĝinte la ŝafaĵon, mi tuj sentis, ke la ŝafaĵo estas diferenca, vere bona. La enhavo de graso estas malmulta ol tiu de tradiciaj ŝafaĵoj, la sento estas forta, ne simila al tradicia, la tradicia estas milda. La viando estas subtila. Tre bone, tiam ni decidis aĉeti ilian ŝafaĵon."

En januaro de 2005, reprezentante la Grupon Donglaishun, sinjoro Zhou Yueming subskribis kontrakton kun Qiao Yufang. Laŭ la kontrakto, la Grupo Donglaishun aĉetos 750 mil ĝinojn da ŝafaĵoj per la prezo de 12 juanoj ĉiuĝina. Ĝuste en aŭgusto de la jaro, paŝtistoj unuafoje ne bezonis serĉi aĉetantojn ĉie, unuafoje facile vendis ŝafojn kaj akiris monon. Paŝtistino Jin Liying diris, ke ŝi neniam pensis, ke vendado estas tiel facila.

"Niaj ŝafoj estas rekte mortigitaj ĉi tie, la vilaĝo kaj la Grupo Donglaishun jam bone aranĝis por ni, ni sendis niajn ŝafojn en buĉejon, post buĉo, pesado de atletoj, ili donas al ni monon. La prezo estas pli multa je pli ol 6 juanoj ol ĉi tie, tial ni povas vendi ŝafon laŭ antaŭa 2-ŝafa prezo."

En la komenco de la kuranta jaro, vicĝenerala direktoro Zhou Yueming refoje venis al la vilaĝo Bayantuohai kaj subskribis kun Qiao Yufang la aĉetan kontrakton je 3,5 milionoj da ĝinoj de ŝafaĵoj de la kuranta jaro, samtempe difinis la vilaĝon kiel provizan bazon de ŝafaĵo por Donglaishun. Estas pli ĝojige, ke per internacia reto bovaĵo, paŝtherbo, eĉ sovaĝa porefloro estis vendataj.

"Estas bone kaj tre oportune! Ni ne refoje maltrankvilas kaj malsereniĝas, en la hejmo ni povas vendi ŝafojn kaj bovojn kaj la prezo estas alta. En la lasta jaro per vendo de pli ol 10 bovoj kaj de pli ol 40 ŝafidoj, ni enspezis pli ol 40 mil juanojn, je 20 mil juanoj pli multe ol en 2004, la enspezo pliiĝis, kion ni volas aĉeti, tion ni povas aĉeti."

Nur en la lastaj pli ol 2 jaroj, inter la 140 paŝtaj familioj de la vilaĝo Bayantuohai, la nombro de familioj, kies jara enspezo superis centmil juanojn, superis dek. En la lasta jaro, la vilaĝa profito atingis 380 mil juanojn kaj en la kuranta jaro pliiĝis ĝis 1,1 miliono da juanoj. Paŝtistoj posedas monon, iuj aĉetis kolortelevidilojn, iuj aĉetis traktoron, ankaŭ pli ol dek paŝtistoj aĉetis komputilojn por si mem.

Ĝuste kiam paŝtistoj estas ekscititaj, Qiao Yufang havas novan planon.

"Ni devas disvolvi profundan prilaboron. Sen profunda prilaboro, produktoj estos malŝparataj. Vendado de ŝafo estas kruda vendado. Ni preparas konstrui propran produktolinion. Tiel, ni ne nur vendos ŝafaĵon, sed ankaŭ povos prilabori ŝafledon kaj ŝafajn internaĵojn. Per profunda prilaboro, ni povos akiri pli ol cent juanojn el unu ŝafo. Samtempe, pliiĝos enoficigaj ŝancoj por paŝtistoj."

Karaj aŭskultantoj, ĵus antaŭ kelkaj tagoj, Qiao Yufang telefonis al ni, ŝi gaje sciigis, ke la vilaĝo Bayantuohai kaj la Grupo Donglaishun jam komune investis 70 milionojn da juanoj kaj jam komencis la produktan linion. Antaŭkalkule, en aŭgusto de la venonta jaro, la produkta linio estos finita. Qiao Yufang sciigis al ni ankaŭ, ke ŝi kontaktiĝas kun komercistoj de Singapuro, Tajlando kaj aliaj sudorientaziaj landoj per reto, ŝi volas igi bovaĵon kaj ŝafaĵon de la vilaĝo eniri en la mondan grandan merkaton.

Karaj aŭskultantoj, nia programereto estos finita, sed la rakonto de Qiao Yufang kaj ŝiaj paŝtistoj ankoraŭ daŭras. Ĉu vi volas vidi la belan vidindaĵon de la stepo Hulunbeier? Ĉu vi volas koni Qiao Yufang, la decideman kaj kapablan estrinon de vilaĝo kaj ĉu vi volas vidi novan vivon de paŝtistoj? Bonvole vizitu nian retan stacion: https://esperanto.cri.cn, ni jam preparis tion. Karaj aŭskultantoj, koran dankon pro via aŭskulto, kaj ĝis venonta semajno!


1 2 3 4 5