• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 18:38:24    
Qiao Yufang, estrino de vilaĝo Bayantuohai, kaj ŝiaj paŝtistoj

cri

En somero de 2004, filo de Qiao Yufang, kiu lernis en universitato en la urbo, revenis hejmen por pasigi somerajn feriojn. En babilo, iu interesa afero estis atentata de Qiao Yufang: la filo diris, ke nun popularas aĉeto per internacia reto en la urbo. Ankaŭ sur reto oni povas fari negocon? Brilis la okuloj de Qiao Yufang...

"Efektive, mi estas maljuna, ne komprenis komputilon, kaj oponas kontraŭ tio, ke knaboj rete ludas. Sed poste aŭdinte aĉeton sur internacia reto, priparolitan de mia filo, mi sentis, ke tio estas nova. Subite aperis la penso: Ĉu per reto ni vendu niajn bovojn kaj ŝafojn?"

Sed, tiam la vilaĝo Bayantuohai ne havis komputilojn, se ne paroli pri reto. Kaj paŝtistoj en la vilaĝo sciis nenion pri komputilo kaj reto. Ĝuste kiam Qiao Yufang sin trovis en sakstrato, iu ŝanco aperis.

Ĝuste en septembro de la sama jaro, invitite Qiao Yufang partoprenis en kunveno por glori 10 elstarajn virinojn de la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. En la kunveno, ŝi renkontis estrinon de centro de scienc-teknika akcelado de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, sinjorinon Wang Liqin.

"Sciinte, ke ŝi estas respondeculino de la centro de scienc-teknika akcelado, mi tuj babilis kun ŝi pri la afero. Mi diris, 'Mi havas pensfadenon, sed estas penige fari tion. Ĉu via centro povas helpi al ni kaj konstrui retan stacion por paŝtistoj?' "

"Sciinte ŝian penson, mi diris: 'Bone, mi helpos al vi kaj senpage konstruos retan stacion por vi.'"

La centro de scienc-teknika akcelado de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, en kiu Wang Liqin sidas, estas la registara establaĵo por liveri peran servadon al ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kamparanoj kaj paŝtistoj. Helpate de la centro, en iuj lokoj de Interna Mongolio jam fondiĝis ĉina reto pri ansero, reto pri bovo, reto pri ŝafo kaj aliaj specialaj retaj stacioj. Wang Liqin diris:

"Per servado de retaj informoj, oni ofte akiras duoblan rezulton post duona peno, organizas riĉfontojn kaj atingas efikon tra regionoj kaj fakoj, kiun homforto ne povas atingi. Precipe en la fora loko de Qiao Yufang, tie la tero estas vasta, homoj malmultaj kaj riĉfontoj magraj, en ĉi tiu stato establigo de reta stacio eble estas la plej bona maniero."

En la 10-a tago post fino de la kunveno, laborantoj de la scienc-teknika akcelado de Interna Mongolio venis al la vilaĝo de Qiao Yufang kaj paŝtistoj, ankaŭ portis 9 komputilojn. Koninte staton kaj postulon de paŝtistoj, ili kombinis reton kaj establis retan stacion. En oktobro de 2004, oficiale ekfunkciis reta stacio de paŝtistoj de la vilaĝo Bayantuohai, ĝi ankaŭ estas kombinita de retaj stacioj pri bovo kaj ŝafo kaj aliaj specialaj retaj stacioj.

1 2 3 4 5