• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
 
v Kial Detlev Mehlis decidis demisii?
Detlev Mehlis, respondeculo de la Internacia Enketa Komitato pri la murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri, decidis demisii kaj reveni al Germanio. Antaŭ nelonge li jam sciigis sian tiun ĉi decidon al la libana registaro. Libanaj amaskomunikiloj raportis en la 7-a de decembro, ke la libana ĉefministro Fouad Siniora jam konfirmis tiun ĉi informon. Analizistoj montris, ke pro tio, ke gravaj atestantoj en la internacia enketado pri la kazo de Rafik al-Hariri renversis sian konfeson, oni pli kaj pli dubas pri la justeco kaj objektiveco de la starpunkto de la Internacia Enketa Komitato en la enkatado, kaj tiel Detlev Mehlis suferis grandegan premadon. Li do devigite faris la decidon pri demisio.
v Shimon Peres deklaris sin retiri el Israela Labora Partio
La 30-an de novembro, eksprezidanto de Israela Labora Partio kaj nuna vicĉefministro Shimon Peres deklaris sin retiri el Israela Labora Partio kaj esprimis, ke li subtenos gvidadon de la nova partio Kadima fare de ĉefministro Ariel Sharon partoprenis en ĝenerala elektado en la venonta jaro.
v Abu Musab al-Zarqawi estis forlasita de siaj parencoj
En la 20-a de novembro la familianoj de Abu Musab al-Zarqawi origine kun jordania ŝtataneco, proklamis, ke ili jam rompis por ĉiam siajn rilatojn kun tiu ĉi granda teroristo. Tio montras, ke la teroristaj eksplodigaj atakoj celantaj senkulpajn civilulojn organizite lanĉitaj de Abu Musab al-Zarqawi faligis ĉi lastan en tre embarasan situacion.
v (foto)Omri Sharon estis kondamnita pro kontraŭleĝa kolektado de kampanja monsumo
La 15-an de novembro, la loka tribunalo de Tel-Avivo kondamnis Omri Sharon, filon de la nuna israela ĉefministro Ariel Sharon, pro lia kontraŭleĝa monkolektado por la ĉefministreca kampanjo de la patro. Pro tio Omri Sharon propable estos sendita en karceron.
v Joseph Fischer
Joseph Fischer estas magia nomo en germana politika kampo. Li, studento el supera mezlernejo kaj taksi-ŝoforo, iam partoprenis en furioza studenta movado, tamen finfine li fariĝis germana eksterafera ministro kaj vicĉefministro.
v (foto)Ariel Sharon esprimis, ke konstruado de apartiga muro estas ĉefa tasko de Israelo
En la 31-a de oktobro, israela ĉefministro Ariel Sharon esprimis, ke la israela registaro rigardas la konstruadon de la apartiga muro kiel la ĉefan taskon. La konstruado ne alfrontos ian ajn budĝetan kaj politikan malhelpon.
v Akuzitaj Saddam Hussein kaj liaj asistantoj
La speciala tribunalo de Irako decidis fari juĝadon al iraka eksprezidento Saddam Hussein kaj liaj 7 altrangaj asistantoj en la verda regiono de Bagdado en la 19-a de oktobro.
v Izraela financa ministro Benjamin Netanyahu subite demisiis
En la 7-a de aŭgusto, izraela financa ministro Benjamin Netanyahu subite prezentis sian demisian peticion al la kabineto pro opono kontraŭ la solflanka plano de retiriĝo. Lia demisio vekis la ĝeneralan atenton de la izraela publika opinio.
v Saudi-arabia nova reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz
La 1-an de aŭgusto, la saudi-arabia palaco anoncis, ke saudi-arabia reĝo Fahd Bin Abdul Aziz forpasis pro malsano, kronprinco, la unua vicĉefministro kaj ĉefkomandoro de la nacia gardistaro Abdullah Bin Abdul-Aziz heredis la tronon.
v Vjetnama ĉefministro komencis sian viziton en Usono
En la 20-a de junio, vjetnama ĉefministro Phan Van Khai oficiale komencis sian unu-semajnan viziton en Usono. Tio estas la unuafoja vizito de gvidanto de la vjetnama registaro al Usono de la lastaj 30 jaroj post la finiĝo de la vjetnama milito kaj de la lastaj 10 jaroj post la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Usono.
v Bolivia nova prezidento Eduardo Rodriguez Veltze
Vespere de la 9-a de junio en la politika ĉefurbo Sukro, la bolivia nacia asembleo okazigis portempan kunvenon, por akcepti rezignan peton de prezidento Carlos Mesa, senata prezidanto Hormando Vaca Diez kaj prezidanto de la ĉambro de reprezentantoj Mario Cossio. Laŭ la bolivia konstitucio, 49-jaraĝa Eduardo Rodriguez Veltze, estro de la Plej Alta Juĝejo, aŭtomate fariĝis nova prezidento de Bolivio.
v Unua virina kandidato por ĉefministreco defios Gerhard Schroeder
La 30-an de majo en la komuna konferenco de la prezidantaroj de la Kristanisma Demokratia Unio kaj Kristanisma Sociala Unio, prezidanto de la plej granda opozicia partio de Germanio – la Kristanisma Demokratia Unio – s-ino Angela Merkel estis oficiale nomumita kiel la komuna ĉefministra kandidato de la du partioj
v MKO oficiale nomumis Lamy kiel novan ĝeneralan direktoron

La 26-an de majo en Ĝenevo, la Monda Komerca Organizo deklaris, ke eksa membro de EU pri komerco kaj franco Pascal Lamy estis oficiale nomumita kiel nova ĝenerala direktoro de la organizo por anstataŭigi Supachai Panitchpakdi en la 31-a de aŭgusto ĉijare.

v Malkaŝiĝis rezulto de ĝenerala elektado de Mongolio
La 23-an de majo rezultis la prezidenta elektado de Mongolio, kiu okazas po kvar jaroj. La Ŝtata Elekta Komitato de Mongolio deklaris samtage, ke la nuna parlamenta prezidanto, prezidanto de la Mongola Popola Revolucia Partio Nambaryn Enkhbayar venkis en la elektado kaj estis elektita kiel nova prezidento de Mongolio.
v Rafsanjani partoprenis en prezidenta elektado de Irano
Vespere de la 10-a de majo, irana eksprezidento Akbar Hashemi Rafsanjani oficiale deklaris, ke li partoprenos en la prezidenta elektado okazigota en la 17-a de junio, tio simbolas, ke oficiale komenciĝis la batalo de ĝenerala elektado de Irano.
v Nova stelo sur libana politika scenejo Najib Miqati
Post 1-taga interkonsiliĝo de la parlamento, la 15-an de aprilo, libana prezidento Emile Lahoud oficiale nomumis Najib Mikati, eksan ministron pri publikaj laboroj kaj transporto, kiel novan ĉefministron de la libana registaro, kaj rajtigis lin establi la novan kabineton por anstataŭi Karami, kiu deklaris kolektive rezigni oficon en la 28-a de februaro.
v Nova prezidento de iraka transira registaro Jalal al-Talabani (foto)
La 6-an de aprilo la iraka transira nacia parlamento elektis Jalal Talabani, gvidanton de kurdoj de norda Irako kiel prezidenton. Talabani fariĝis la unua kurda prezidento en la historio de Irako.
v Ĉina projektisto desegnis poŝtmarkon kun 12 jarsimboligaj bestoj de Ĉinio
Antaŭ 12 jaroj, por memorigi kontribuon de ĉinoj al la usona socio, usona Poŝta Ĝenerala Departemento publikigis la unuan kompleton da poŝtmarkoj kun ĉinaj 12 jarsimboligaj bestoj. Ekde tiam, ĉiujare naskiĝis kompleto da poŝtmarkoj kun jarsimboliga besto, kiu estas plej sukcesa poŝtmarko publikigita en la poŝtmarka historio de Usono. Ĝia projektisto Clarence Lee estas la ununura arta projektisto de Usono kiu gajnis kompetentecon de kompleta poŝtmarka projektado.
v Tajlanda ĉefministro Thaksin Shinawatra
La 9-an de marto la Ĉambro de Reprezentantoj de la nova parlamento de Tajlando elektis Thaksin Shinawatra, prezidanton de la partio Tahi Rak Thai, kiel la 24-an kabinetan ĉefministron de Tajlando. Tial li fariĝis la unua popole elektita ĉefministro kiu pluenoficiĝas en la historio de Tajlando.
v Bolivia prezidento Carlos Mesa
Carlos Mesa naskiĝis en 1953 en bolivia ĉefurbo La-Pazo, li akceptis edukadon en La-Pazo kaj hispana ĉefurbo Madrido kaj gajnis akademian rangon de literatura magistro. Li estis fama raportisto kaj historiisto de Bolivio.
1 2 3 4 5