En sia konsola letero al ĉina olimpika torĉoportisto Jin Jing, franca prezidento Nicolas Sarkozy refoje esprimas fortan kondamnon al perforta impulso kontraŭ tiu handikapula sportisto en Parizo.
La 21-an de aprilo, la konsola letero estis transdonita de prezidanto de franca Senato Christian Poncelet, kiu vizitas Ŝanhajon de Ĉinio, al Jin Jing.
En la letero, Nicolas Sarkozy skribis, ke li komprenas damaĝon al sentimento de la ĉina popolo pro okazinta afero en stafetado. La atako al Jin Jing estas neniel akceptebla. Li esprimas fortan kondamnon pri tio.
Nicolas Sarkozy ankaŭ invitis Jin Jing viziti Francion.
Jin Jing esprimis, ke ŝi stafedis ne nur olimpikan flamon, sed ankaŭ amikecon de la ĉina popolo al la franca popolo. |