La 21-an de aprilo, en Pekina Homrajta Forumo, internacia specialisto pri homrajto esprimis, ke de la lastaj jaroj la atingo de Ĉinio, precipe de Tibeto, pri homrajto estas ne neigebla.
Ĝenerala redaktoro de ĵurnalo Hindua Raporto Rahim-han Lhamo iris al Tibeto 2 fojojn en pasintaj 7 jaroj. Li diris, ke la homrajta afero rapide disvolviĝas en Tibeto, Qinghai-provinco, Yunnan-provinco kaj tiel plu. La vera sceno en tiuj lokoj estas tute malsama ol tiu propagandita de Dalai kaj sendependiga forto de Tibeto. |