Pri erara ago de iuj okcidentaj amaskomunikiloj en la tibeta problemo, lastatempe iuj fremdlandaj specialistoj sinsekve publikigis artikolojn aŭ akceptis intervjuon, kritikante kaj malkaŝante veron de "sendependigo de Tibeto".
Ĉefredaktoro de rusa gazeto "Ĉinio" Vinogrotschi akceptis skriban intervjuon en la 7-a de majo, esprimante, ke li mem tre interesiĝas pri Tibeto kaj esperas konigi al la rusaj legantoj, tamen tio bezonas seriozan kaj profundan esploron pri Tibeto. Li diris, ke kultura protektado kaj disvolvo de moderna socio estas malfacila afero, kaj la ĉina registaro vere sincere protektas kaj evoluigas la tibetan kulturon.
Irene Affede di Paola, profesoro de Itala Insubria Universitato publikigis artikolon, montrante, ke por protekti teritorian integrecon, Ĉinio devas preni necesajn rimedojn, tamen iuj okcidentaj amaskomunikiloj utiligis tiun aferon. Fakte, malmultaj okcidentanoj vere konas la historion de Tibeto, la ago de okcidentaj amaskomunikiloj nur intencas secesii Ĉinion. |