La 29-an de januaro laŭ la loka tempo, germana ĉefministrino Angela Merkel faris interparolon kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Berlino. La du flankoj atingis kelkajn komunajn opiniojn pri antaŭenpuŝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj kuna respondo al financa krizo.
Wen Jiabao diris, ke nun estas komplika kaj ŝanĝiĝema la internacia situacio de internaciaj politika kaj ekonomia. Grandiĝas la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Germanio. Komuna respondo al la financa krizo estas unua tasko de la du flankoj. Merkel esprimis, ke Germanio alte taksas la internacian pozicion kaj rolon de Ĉinio kaj volontas pluapaŝe altigi dialogan kunlaboran nivelon de la du landoj. Germanio kaj Ĉinio devas fortigi kunlaboron por kune respondi al la financa krizo. |