Posttagmeze de la 31-a de januaro laǔ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Londonon kaj komencis sian oficialan viziton en Britio. En la flughaveno li faris skriban parolon. Li esprimis sian esperon, ke lia ĉi-foja vizito fariĝos nova ŝanco por akceli la amikecon inter la dulandaj popoloj kaj antaǔenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio disvolviĝi prospere.
Dum sia restado en Britio Wen Jiabao interparolos kun brita ĉefministro Gordon Brown kaj vaste kontaktos personojn el la britaj politika, industria kaj komerca, kaj financa rondoj. Li ankaǔ faros prelegon en Kambriĝa Universitato.
Britio estas la lasta stacio de ĉi-foja vizito al Eǔropo fare de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. |