Posttagmeze de la 31-a de januaro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Londonon kaj komencis oficialan viziton al Britio. Britio estas la lasta stacio de la vizito de Wen Jiabao al Eŭropo.
Publikigante skriban parolon en flughaveno Wen Jiabao diris, ke li esperas, ke la vizito fariĝos ŝanco por multigi la amikecon inter la du popoloj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio prospere disvolviĝi. Li esprimis ankaŭ, ke en nuna komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, Ĉinio kaj Britio havas komunan taskon por protekti mondan pacon, akceli komunan disvolviĝon kaj respondi al la tutgloba financa krizo. Li kredas, ke sub la komuna penado de la du flankoj fortiĝos la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.
Dum sia restado en Britio Wen Jiabao interparolos kun brita ĉefministro Gordon Brown kaj vaste kontaktos personojn el la britaj politika, industria, komerca kaj financa rondoj. Li ankaǔ faros prelegon en Kembriĝa Universitato. |