La 31-an de januaro laŭ la loka tempo, en Londono ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis intervidiĝante kun komercaj delegitoj ĉinaj kaj britaj, ke Ĉinio oponas kontraŭ komerca protektismo kaj ne strebas al komerca favora saldo.
Tiutage Wen Jiabao intervidiĝis kun prezidanto de Klubo de 48 Grupoj Jack Perry kaj delegito de Organizo de Junulara Glacirompanto. Li emfazis, ke Ĉinio esperas importi grandnombron da teknikoj, instalaĵoj kaj produktaĵoj el Britio kaj EU.
En la intervidiĝo, Wen Jiabao faris diskutadon kune kun la delegitoj de junaj glacirompantoj pri ekonomia kaj komerca kunlaboro, interfluo pri kulturo kaj edukado kaj kurzo de renminbi. Li diris, ke pro la tutgloba financa krizo teni stabilan kurzon de renminbi utilas por la monda eknomio.
Tiutage Wen Jiabao ankaŭ vizitis oficistojn de ĉinaj financaj organizoj en Britio kaj esperis, ke ili daŭre insistos je la orientilo de stabila komercado. |