Fakte, mi estas la lasta, kiu vizitis Laŭlum antaŭ lia forpaso, Tio okazis tri tagojn antaŭ lia forpaso, la 7an de novembro, lunkalendara festtago: Vintrokomenco. Mi skribis la viziton en mia blogo, en kiu tekstas frazoj:
"Studentoj kiel ni en antaŭ pli ol 20 jaroj, ni ofte plendis pri lia babilemo, sed nun mi forte deziras multe babili kun li kaj parkere memori ĉiun vorton el lia parolo. Parolante pri sia instruisteco en Pekina Disaŭdiga Instituto (Nun Ĉina Komunikado Universitato), li unuafoje malkaŝis sian maltrankviliĝon, ke li ne meritus je instruado al studentoj, ĉar li mem eĉ ne havis diplomon de kia ajn alta lernejo. Sed mi diris, kiam mi parolis kun eksterlandaj amikoj pri Laŭlum, ĉiu scias la nomon, se mi diras, ke mi estas studento de Laŭlum, ĉiuj ĵetis al mi rigardon de admiro. Mi scias, ke la admiran rigardon donis ili ne al mi sed al nia Laŭlum. Aŭdinte tion, li tenere mienis kaj ridetis.
Mi deziras, ke la rakonto forviŝu lian maltrankviliĝon en la koro. Sed mi bedaŭras ne registri lian voĉon dum la lasta vizito. Bedaŭras ankaŭ mia amiko Szabo Imre, prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, kiu iam ĵetis la rigardon de admiro al studentino de Laŭlum :
"Pri la nomo Laŭlum? Ĉinaj nomoj por ni estas malfacile memori, sed Laŭlum estas tre bone konata de mi. Mi legis liajn verkojn. Mi ne pensis, ke li forpasis tro frue, ĉar mi ne povas vidi lin vivanta."