Tiom pli, en la jaro 2006, kiam Ĉina Komunikada Universitato (Antaŭ Pekina Disaŭdiga Instituto) varbis 12 studentojn por la kvarjara kurso de Esperanto, mi fariĝis (el studento de Li Shijun) unu el la instruistoj. Por la lecionaro pri tradukado, mi petis helpon de Li Shijun, kiun, pli ol 80-jara, oni ne plu ĝenas por la instruado. La afabla majstro senkonserve donis al mi la elektronikan version de la instruolibro pri tradukado kompilita de li mem, kaj li diris al mi, ke li donis ankaŭ al alia instruisto Liu Caisheng sian preparaĵon por la lernolibro kompilita de William Auld: Paŝo al Plena Posedo. Ĉu mi povas diri, ke la studentoj, kiuj eĉ ne ĝuis la instruon rekte de Laŭlum, ankaŭ profitas el lia favoro, kiun mi kontente posedis persone.
Do mi diru, ke Laŭlum kulturis la junajn esperantistojn en la sama univeristato en intertempaj tri kursoj. Mi atestis lian instruecon kaj plie mi diru, ke li meritas la honoron kiel dumvivan membron de ILEI dum ĝia 45-a Konferenco de ILEI en Kunming, 2012, kiam mi sidis inter la aplaŭdantaj komitatanoj. Tiu lasta honoro en lia vivo probable resumas lian sukceson en Esperanta edukado, kaj ne povas inkluzivi liajn atingojn kiel esperantisto, kiu vivis nur por Esperanto. Ni aŭskultu, kion Tan Xiuzhu diris:
"Mi foje supozas, ke li venis al nia mondo ĝuste por Esperanto, kaj vivis kaj laboris por ĝi ĝis la lasta spiro."
Ĉu vere ekzistas tia homo, kiu vivas por nur Esperanto? El la intervjuo de Bulgara amikino Ivanka Aminda, mi kvazaŭ elstrovis la respondon, ke li ja estas tia pura homo.