Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)
  2013-01-09 14:24:11  CRI

     Mi parolas ĉi tie nur pri lia instruado en universitato, en kiu mi studis.

     Mi la unuafojon vidis Laŭlum en mia hejmloko Qingdao, kiu faris la ĉinan unuan televidan kurson de Esperanto. Majstro Li Shijun kompilis la lernolibron Espero por nia serio de la kurso. Sed mi vere konatiĝis kun li en la jaro 1989, kiam funkciis la Esperanto-kurso de la fremdlingva fakultato sub Pekina Disaŭdiga Instituto. Li estis la instruisto. Sinjoro Yu Tao, antaŭa ĉefsekretario de ĈEL, estis mia kunlernanto, li rememoris:

   "Li loĝis en la instituto, kaj laboris tiutempe eĉ pli diligente ol ni. Tiam ni ne tute komprenis lin, sed nun mi komprenis, ke li estas idealisto, kaj ĉiam energie ofertas al la idealo disvastigi Esperanton."

     Liaopinie, oni devas lerni de Laŭlum kaj agadi laŭ lia maniero.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13