Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)
  2013-01-09 14:24:11  CRI

       Eble la nomo Li Shijun estas ne konata al vi,  sed vi nepre scias la nomon Laŭlum. Jes, Laŭlum, Li Shijun, nia instruisto de Esperanto.

     "Esperante Grandegulo Laŭlum forpasis. Ni titolas lin kiel grandegulo, indikante, ke li de juneco ĝis 90-jara maljunulo edukis sennombrajn junulojn, kaj indikante, ke malgraŭ sia maljuneco, li viglis en diversaj lokoj de la lando por partopreni en Esperantaj agadoj, kaj eĉ telefone solvis la problemojn de junaj esperantistoj kuŝante sur kliniklito…."

      Tion parolis Nan Youli, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio en la kunveno memore al Laŭlum en la 15-a sabate, kadre de serio da aktivadoj por la Zamenhofa Tago. En sia parolo, Nan Youli nomas Laŭlum "Grandegulo" kaj poezie reliefigis la meritoplenan figuron en Esperantujo.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13