Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)
  2013-01-09 14:24:11  CRI

     Kia estas lia maniero? Esperantujo scias. Li dumvive sindediĉis al Esperanto-laboro, kaj la sukcesa atingo kulminas en sia tradukado de tri el ĉinaj klasikaĵoj. Li kompilis multe da lernolibroj krom por la televida kurso. Li kompilis vortarojn, kaj la plej freŝa eldonita estas la miniformata Esperanta Vortaro por Infanoj kune kun sia filo, Li Chaoyang, kiu vivas ĉiam ĉe la patro. Ni povas vidi la homvojon de Laŭlum el la konigo de Li Chaoyang. Li citis taglibron de unu el la instruistoj de mezlernejana Li Shijun.

    "La 25an de julio, 1939, marde pluvo

       ……lernejano Li Shijun estas aminda knabo, lastatempe spektinte lian prezentadon sur scenejo, mi sentas, ke li tre similas al laboristeto. Poste mi scias, ke li scipovas gravuradon kaj lertas en aliaj metiartoj. Mi aŭdis ankaŭ, ke li venis el Hebei-provinco kaj kunportis sakon da libroj pezaj je 30 kilogramoj. Li ĉiam diligente legas la librojn, kvankam li ne povas tute kompreni ilin…..mi mem skribis artikolon sed ne sentas ĝojon, tamen vidante Li Shijun fari gravuradon, tuj mi ekĝojis."

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13