Lu Chunling, majstro de flutludo
  2013-01-16 12:12:58  cri

Li Bai, ĉina fama poeto de Tang-dinastio, iam priskribis en sia poemo la senton, kiam li aŭdis flutan melodion, ke oni ne scias, de kie venas la fluta melodio, kaj malgraŭ tio, ke la ludanto ludas la fluton por si mem, li tamen tute ne konscias, ke la melodio atingas ĉiujn angulojn de la urbo kaj ŝtele frapas la korojn de vojaĝantoj.

Tio estas la ĉarmo de malgranda fluto, kiu povas eligi tiel interesan melodion kaj posedas tiel grandan forton. Hodiaŭ ni konigu al vi la faman ludiston de fluto Lu Chunling.

1 2 3 4 5 6