Lu Chunling, majstro de flutludo
  2013-01-16 12:12:58  cri

Nun Lu Chunling jam fariĝis majstro de flutludo kaj instruis multajn lernantojn. En sia granda aĝo de 90 jaroj li ankoraŭ ofte vojaĝas al diversaj lokoj, portante sian flutkeston, por instrui lernantojn. Li sentas elkoran feliĉon, kiam la lernantoj faras eĉ etan progreson.

Malgraŭ tio, ke li estas absorbita de la nacia muziko, li ne forpuŝas pop-muzikon kaj fremdlandan muzikon, sed ege respektas ilin.

"Ankaŭ pop-muziko estas bona arto kaj bezonas senĉesan kreadon kaj plibonigon. Nun multaj homoj atentas pri la ĉina nacia muziko, tamen oni ne devas kompari ĝin kun la okcidenta muziko. Ili ambaŭ povas kune ekzisti kaj kune disvolviĝi. Ĉiu lando havas sian propran muzikon, tial la nacia muziko neiam perdiĝos, tamen ĝi nepre devas havi daŭrigantojn kaj naciaj muzikistoj de diversaj landoj devas fari interŝanĝojn inter si."


1 2 3 4 5 6