Lu Chunling, majstro de flutludo
  2013-01-16 12:12:58  cri

En la jaro 1921, Lu Chunling naskiĝis en malriĉa laborista familio en Ŝanhajo. Estis malriĉaj popolanoj kiel triciklistoj, laboristoj en fabriketoj ĉirkaŭ li. Ĉiuvespere, lacaj homoj ludis flutojn aŭ aliajn instrumentojn por ĝojigi sin mem. En tia cirkonstanco, Lu Chunling ekinteresiĝis pri muziko. Kiam li estis 7-jara knabo, iu ŝuflikisto nomata Sun Gentao fariĝis lia unua instruisto de fluto kaj malfermis por li vojon al arto. De tiam Lu Chunling sin ekzercis en flutludado ĉiam kaj ĉie, ĉu hejme ĉu surstrate. Li kunportis la fluton ĉien, kien li iris kaj la fluto fariĝis lia plej intima partnero. La aniĝo al la muzika societo de la lernejo profundigis lian amon al fluto.

"Sekve mi eniris la lernejon kaj membriĝis al la Muzika Societo Ziyun, kiu poste fariĝos Ĉina Nacia Muzika Ensemblo. Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, mi ĉiam restis en la ensemblo. Do mi lernis fluton unue de mia najbaro kaj sekve en lernejo."

1 2 3 4 5 6