Lu Chunling, majstro de flutludo
  2013-01-16 12:12:58  cri

En sia juneco Lu Chunling iam estis triciklisto kaj ŝoforo de aŭto, tamen la premo de la vivo ne faligis lin. Male li akumulis riĉajn materialojn por la komponado kaj ludado de fluto en la estonteco. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio li fariĝis profesia muzikisto. Lu Chunling diris, ke homoj spertintaj ĉiujn malfacilojn kaj maljustecon havas pli multan pasion kaj amon.

"Mi jam ludis fluton 83 jarojn, mi profunde sentas, ke tio estas ege malfacila. Antaŭe tio estas ne imagebla, ke mi fariĝis deputito de TPK, komitatano de ĈPPIK, modela laboristo de la tuta lando kaj vizitis pli ol 70 landojn. Antaŭ la liberiĝo de la lando, ludistoj de fluto, Erhuo kaj aliaj instrumentoj estis malestimataj kaj ili estis tre malfacilaj. Mi ludas fluton en tiom multaj jaroj kaj mi pli kaj pli sentas mian patrolandon granda kaj aminda."

Lu Chunling ludas multajn muzikaĵojn, kiuj estas puraj kaj dolĉaj tembre, per tute flua kaj luksa fingrado. Li regas sian spiron jen fortan sed ne bruan, jen malfortan sed ne malglatan. En la lastaj jaroj li ne nur ludis, sed ankaŭ faris komponadon de multaj eminentaj muzikaĵoj, ekzemple "Hodiaŭ", "Ĝojiga Informo", "Printempo en Suda Ĉinio" kaj aliaj, kiuj jam fariĝis plej popularaj muzikaĵoj de fluta ludado.

"Hodiaŭ" estas la unua muzikaĵo komponita de Lu Chunling. Ĝi ne nur montras lian doloran memoron al la pasinteco, sed ankaŭ esprimas lian laŭdon al la nuna bela vivo. En la 60aj jaroj de la lasta jarcento, li ludis la muzikaĵon por prezidanto Mao Zedong.

1 2 3 4 5 6