Lu Chunling, majstro de flutludo
  2013-01-16 12:12:58  cri

Lu Chunling estas eminenta reprezentanto de flutistoj el suda Ĉinio kaj havas la honorajn titolojn de "Magia Fluto", "Sankta Fluto" kaj "Fluta Reĝo". En 2008 li estis difinita kiel daŭriganto de la projekto "Sud-Ĉinia Muziko" de nemateria kultura heredaĵo. Dum sia 83-jara kariero de flutludo, li vizitis pli ol 70 landojn kaj liaj lernantoj troviĝas en ĉiuj anguloj de la tuta mondo. Nun li daŭre kontribuas siajn energiojn al la flutludado.

"Mi ludas fluton jam multajn jarojn, mi pensas, ke mi amas mian fluton. Sen la amo, mi ne plu volas ludi ĝin kiam mi jam estas 90-jara. Nun fluto estas Lu Chunling kaj Lu Chunling estas fluto. Kun la amo, mi havas senfinan forton. Mi ofte diras, ke mi neniam ĉesigas ludi fluton se mi ankoraŭ vivas!"

1 2 3 4 5 6