Lu Chunling, majstro de flutludo
  2013-01-16 12:12:58  cri

Kun amo al la patrolando, en la lastaj jaroj Lu Chunling komponis multajn muzikaĵojn reflektantajn la novan fizionomion de la nuna epoko.

"La novaj komponaĵoj baziĝas sur nova kaj konkreta fono de epoko kaj uzas novajn teknikojn. Pri Taiwano mi opinias, ke la amikeco inter la du bordaj popolanoj ĉiam estas profunda, do mi verkis la muzikaĵon "Sopiru Parencojn sub Nokta Lunlumo". Post revenoj de Hongkongo kaj Makao, mi verkis la muzikaĵon "Tutlanda Festado". Kaj post okazo de la tertremo en Wenchuan, mi ankaŭ verkis muzikaĵon pri la nobla spirito en la savado."

De 1954, Lu Chunling ofte vizitis fremdajn landoj kiel membro de la ĉina kultura kaj arta delegacio, prezentis la ĉinan kulturon al la mondo per la fluto kaj intensigis la amikecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj. En sia artista kariero de pli ol 80 jaroj, li ludis fluton por brita reĝino, franca prezidento kaj gvidantoj de multaj landoj. Iam li ludis fluton por pli ol 100 mil personoj sur la placo de Ĝakarto de Indonezio.

1 2 3 4 5 6