Vizitu Forumon

Vojaĝo al la te-urbo – kvazaŭ al la prahejmo

(GMT+08:00) 2013-04-16 10:30:33     Redaktoro:Xu Yunying

Simileco klimata

Pekino kaj aliaj partoj de norda Ĉinio estas sufiĉe seka regiono, kiu foje limtuŝas al dezertoj. La pejzaĝo estas pli-malpli sableca kaj griza. Pli frue mi pensis, ke mi jam komplete alkutimiĝis al tia ĉirkaŭaĵo. Tamen ju pli ni proksimiĝas al la Sudo, mi ne povas ne senti, ke mi sentas min pli hejmece tie ol en la Nordo. La pejzaĝo fariĝas pli kaj pli verda kaj la temperaturo pli kaj pli alta, preskaŭ tiu de frua somero. La klimato ĉi tie devas esti multe pli humida ol en Pekino, montrante similecon al la monsuna Japanio.

Mi jam pli frue vizitis la pitoreskan urbon Hangzhou, sed antaŭ epokoj – en 1984. Tiam la restado estis nur kelktaga, kaj mi estis nur 16jara knabo. Do, al mi absolute mankis spertoj por kompari la regionon kun aliaj regionoj de Ĉinio, des malpli tiuj de la mondo. Post preskaŭ tri jardekoj – ho ve, temas pri unu generacio – mi revenas al la sama loko kaj sentas vere hejme.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto