Vizitu Forumon

Vojaĝo al la te-urbo – kvazaŭ al la prahejmo

(GMT+08:00) 2013-04-16 10:30:33     Redaktoro:Xu Yunying

Kultura interŝanĝo per teo

La vespermanĝon sekvis prelego pri teo. Mi kun surprizo informiĝis, ke en la instituto studas almenaŭ kelkaj studentoj el Koreio kaj unu el Japanio. Oni rakontis al mi ankaŭ, ke la instituto havas kulturajn rilatojn kun diversaj japanaj aŭtoritatuloj pri teo. Tia kultura interŝanĝo devas esti tute imagebla, sed fakte mi neniam ion tian imagis.

La te-arbo mem originis de sudokcidenta Ĉinio, mi lernis ĉi-vespere. Pro tio en la botanika terminologio, ellaborita de Carl von Linne, tiu speco de arbo nomiĝas Camellia sinensis. Poste ĝi disvastiĝis al la tuta mondo, sed unue en orienta Azio, kie la te-kulturo estas komuna. Ekde morgaŭ ni povos pli profunde konatiĝi kun tiu kulturo en teorio kaj praktiko.

Tiu konatiĝo por mi ne estos konatiĝo kun io fremda kaj ekzotika. Tio fakte parte estos aventuro por ekkoni la originon de mia propra kulturo, en kiu iama kultura interŝanĝo lasis sian spuron. Do, atendeble, ke post tiu ĉi unu-semajna te-seminario mi sentos min eĉ pli hejme ĉi tie en Hangzgou, kie oni trovis fosilion de te-folio de okmil jarojn malnovan.


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto