Vizitu Forumon

Vojaĝo al la te-urbo – kvazaŭ al la prahejmo

(GMT+08:00) 2013-04-16 10:30:33     Redaktoro:Xu Yunying

Simileco kultura

Komuneco ŝuldiĝas, verŝajne, ne nur al la klimato. Devas esti ankaŭ kultura influo. Japanio ricevis fortan kulturan influon el Ĉinio en diversaj epokoj, ekzemple dum la Tang-dinastio aŭ Song-dinastio. Chen Lina, kiu akompanas min dum tiu ĉi vojaĝo, informis min, ke nombro da personoj fuĝis al la Sudo post la pereo de la Tang-dinastio tiel alportante la kulturan heredaĵon de la epoko al la suda parto de Ĉinio. Do, la ĉina civilizacio, kiun japanoj ekkonis antaŭ la moderniĝo, trovis sian centron en la Sudo, al kiu nun mi "revenas".

De la stacidomo de Hangzhou ni veturis per limzinbuso. Rigardante la hejmecan pejzaĝon ekster la fenestro mi eĉ ekdeziris loĝi ĉi tie. Mi diris al Lina, ke en tiu ĉi urbo multaj japanaj firmaoj havas fabrikojn. Sekve ŝi sugestis al mi labori en tiu ĉi urbo dungite de iu japana firmao. Sed mi mem neis tiun eblecon, ne nur ĉar tiuj firmaoj trovos min sufiĉe sentaŭgaj sed ankaŭ ĉar mi nun estas pli ol kontenta labori per kaj por Esperanto, kaj tiu ebleco verŝajne troviĝas nur en Pekino, se ni nin limigas nur al Ĉinio.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto