Vizitu Forumon

Vojaĝo al la te-urbo – kvazaŭ al la prahejmo

(GMT+08:00) 2013-04-16 10:30:33     Redaktoro:Xu Yunying

Komuna te-kulturo

Ni alvenis al la Zhejiang-a Agrikutura Universitato, kiu posedas apartan Instituton pri la kulturo de teo. Tiu universitato estas nia ĉi-foja gastiganto. Post iom da ripozo ni estis invitataj al speciala vespermanĝo, speciala en la senco, ke por ĉiuj pladoj oni utiligas teon: ekzemple, te-supo kun fiŝbulo, viando kuirita en teo kaj glaciaĵo farita el pulvora teo.

Kiam oni alportis la glaciaĵon, mi rimarkigis al profesorino pri teo, kiu sidis apud mi, ke Barack Obama, prezidanto de Usono, ŝatas ĝuste tian glaciaĵon, kiun li gustumis, kiam li vizitis Japanion akompanate de sia patrino en sia knabeco. La profesorino dankas min pro tiu epizodo, kiun ŝi povos uzi dum siaj estontaj prelegoj. Tia interŝanĝo estas ebla, ĉar en orienta Azio ekzistas komuna kulturo pri teo, mi kredas.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto