Vizitu Forumon

S-ro Yi Sicheng parolas pri " Yunfesto" --- yunnan-a filmfestivalo por multkulturoj

(GMT+08:00) 2015-03-09 14:57:22     Redaktoro:Li Lu

D: Alessandra Madella kaj Zhang Nanxi

Y: Yi Sicheng

D: Kiom da sendependaj filmfestivloj estas en Ĉinio?

Y: Ekzistas ĉefe tri. Kaj Yunfesto (mallongigo de Yunnan-a Filmfestivalo por Multkulturoj) estas unu el ili. Kunming estas tre grava por sendependa filmado en Ĉinio.

D: Kiam fondiĝis la Yunnana filmfestivalo?

Y: En 2003.

D: Kiuj estis la ideoj, kiuj kondukis al ĝia fondo?

Y: Unue mi devas rakonti al vi ion pri ĝiaj fondintoj – inkludante min mem. Mi studis vidan antropologion en la Yunnan-a Universitato de 1999 ĝis 2001, en la Eost-Azia Instituto por Vida Antropologio. La Volkswagen-Fondaĵo fondis ĉi tiun institucion kun la celo establi centron por vida antropologio en Yunnan. Vida antropologio estas esence kombino de konvencia antropologio kaj dokumenta filmado.

D: Kiel vi ekinteresiĝis pri vidaj aferoj?

Y: Mi serĉis ion novan post magistreco, kaj mi jam interesiĝis pri filmado kaj antropologio. Kiam mi eksciis, ke la Instituto estis malfermiĝonta kaj vokonta studentojn, mi kaptis la okazon.

D: Do vi estis unu el la unuaj ...

Y: Jes. La instruistoj estis ĉefe el Eŭropo: anglaj kaj germanaj. De ili ni ricevis nian instruadon pri filmado por la Majstrodiplomo. La kunfondintoj de la festivalo estis miaj kamaradoj de la sama studfako, kio klarigas kiel ni eventuale nin dediĉis al filmoj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto