Vizitu Forumon

S-ro Yi Sicheng parolas pri " Yunfesto" --- yunnan-a filmfestivalo por multkulturoj

(GMT+08:00) 2015-03-09 14:57:22     Redaktoro:Li Lu

Mi ankaŭ devas diri al vi ion pri la etoso fine de la naŭdekaj jaroj. Estas ĝuste kiam sendependa filmado komencis disvastiĝi, danke al la enkonduko de diĝitaj filmkameraoj. Antaŭ tiam, filmado estis tro multekosta. Diĝita filmo ne estis - kaj ankoraŭ estas – luksaĵo por ni!

En la sama tempo, multaj junuloj kiel ni estis logitaj spekti filmojn. Grandaj aŭ malgrandaj film-asocioj ekfloris en preskaŭ ĉiu ĉina urbo. Estis socioj de homoj kune spektis filmojn kaj parolis pri ili. La pirata filmmerkato estis ankaŭ en apogeo. Antaŭe, ni povis kolekti nur iom da scioj pri la monda kino el libroj aŭ revuoj. Sed ni ne havis aliron al iu ajn el la filmoj. Ili restis nur nomoj por ni. Tamen – de unu tago al alia - pirataj kopioj aperis sur la merkato, komencante de VHS-kasedoj al VCDoj al DVDoj. Subite vi povis akiri ĉion kion vi volis. Kaj junuloj rigardis kiel eble plej multajn filmojn ene de tre mallonga tempo. Filmarto iĝis nutraĵo por ili.

Ni estis studantaj dokumentan filmon, kaj ni estis certe influitaj de la ĝenerala etoso de la jardeko. Ni komencis organizi filmprojekciojn en universitato ekde 1999. Ni montris filmojn kiujn ni tiam konsideris "mojosaj"kiel Kieslowski, Hou Hsiao-Hsien, aŭ Xiao Wu de Jia Zhangke. Oni povus jam akiri tiujn filmojn, sed ili estis ankoraŭ maloftaj. Estis ekscitige por junuloj povi kunveni por interŝanĝi ideojn pri ili. Tiaj agadoj ekfloradis en ĉiu urbo.

D: Ĉu vi havas rilatojn kun aliaj urboj?

Y: Ni sciis ke similaj grupoj ekzistis en preskaŭ ĉiu urbo, kaj estis iu enreta BBS-forumo, al kiu homoj povis sendi artikolojn, eseojn, kritikojn aŭ informojn pri filmoj. Ĝi estis tre populara. Preskaŭ ĉiuj, kiuj interesiĝis pri filmoj, sciis pri ĝi. Nia grupo nomiĝis Kunming Dianyin Xuexi Xiaozu (昆明 电影 学习 小组) aŭ Filma Studgrupo de Kunming. Ĉi tiu kunteksto estas grava por kompreni kial ni poste kreis ĉi tiun festivalon, kaj kiel ĝi povis fariĝi tia kulturfenomeno kiam sendependa filmado komencis disvastiĝi.

D: Ĉu vi eklernis per diĝitaj aparataroj?

Y: Jes, ni komencis per diĝitaj filmkameraoj. Kelkaj eŭropaj instruistoj en la instituto portis al ni internaciajn normojn de instruado en dokumenta filmado.

D: Ĉu vi havis kurson pri filmhistorio?

Y: Ni trairis la ĝeneralan historion de monda kino, de la fratoj Lumière ĝis la plej freŝdataj verkoj. Vi povus trovi multajn klasikajn verkojn en la arĥivo de la instituto. Kompreneble, ni ankaŭ studis la ĝeneralan historion de dokumenta filmo. Kelkfoje estas malfacile distingi inter vide antropologiaj kaj larĝe dokumentaj filmoj. En ĉi tiu kurso ni spektis la Lumières, Vertov, Joris Ivens, la Francan Novan Ondon ... preskaŭ ĉion.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto