Vizitu Forumon

S-ro Yi Sicheng parolas pri " Yunfesto" --- yunnan-a filmfestivalo por multkulturoj

(GMT+08:00) 2015-03-09 14:57:22     Redaktoro:Li Lu

Ni ankaŭ iris al DVD-vendejoj preskaŭ ĉiun semajnon por trovi la plej lastajn novaĵojn. Por multaj sendependaj filmistoj estis neeble akiri la saman specon de instruado kiun ni ricevis, sed ĉiuj el ili havis tiun ĉi saman sperton. Kiam oni vidas tiom da filmoj preskaŭ de unu tago al alia, estas nur nature imagi ke oni povus esti motivitaj fari siajn proprajn filmojn. Dume, ankaŭ la aparataro fariĝis pli malmultekosta.

Alia grava aspekto estas la ĝenerala socia situacio. Ĉinio spertis tre rapidan ekonomian transformiĝon, kaj ĉio estis ŝanĝanta rapide. Multaj temoj tuŝis ĉiujn kaj bezonis esti dokumentitaj en filmaj terminoj. En ĉi tiu senco, ne estas malfacile vidi kiel tia movado komencis formiĝi.

D: Ĉu vi unue volis dokumenti tiujn ŝanĝiĝojn en la urboj, aŭ ĉu vi iris rekte al la vilaĝoj?

Y: Estis multaj malsamaj aliroj. Kutime filmistoj emas komenci per io apuda, kaj poste ili povus permesi al si pli malapudaj lokoj. Sed estas tre malsame kaj ĝi fine dependas de la temoj, kiuj interesas al vi. Ekzemple, mi filmis kelkajn urbanojn por mia magistriĝa projekto. Sed kelkaj de miaj kunstudentoj iris al foraj vilaĝoj kaj vivis tie.

D: Kiuj estis viaj ĉefaj ideoj kiam vi kunvenis por formi ĉi tiun filmfestivalon?

Y: En 2002 miaj kamaradoj en Kunming havis la ideon krei filmfestivalon. Mi estis en Germanio tiam. Do tri el miaj amikoj fondis la festivalon. La unua, la profesoro Guo Jing (郭 净) fakte estis instruisto en la Yunnan-a Akademio de Sociaj Sciencoj. Li poste forlasis la akademion kaj iĝis estro de la Provinca Muzeo de Yunnan. Tiu ĉi nova identeco estis decida por nia filmfestivalo. Kiel estro de la muzeo, li havis personajn rilatojn kaj povis organizi rimedojn kaj ekipaĵojn por tiom granda evento. La du aliaj nomoj estas Yang Kun (杨昆) kaj He Yuan (和 渊), ambaŭ estas miaj kamaradoj.

Ili havis la ideon starigi filmfestivalon, ĉar sendependa filmado tiam navigadis kun ventoplena velaro. Vi povus kolekti kelkajn informojn pri ĝi en gazetoj, revuoj aŭ libroj. Kaj vi ekscius, ke multaj ĉinaj sendependaj filmoj estis montritaj dum internaciaj festivaloj. Tamen estis malfacile vidi ilin. Ili ekzistis kiel legendo. Kiel filmistoj kaj amantoj de filmoj, ni volis akiri aliron al ili. Ni sciis, ke homoj kiel ni ekzistis ĉie. Sed ankoraŭ ne estis platformo por oni renkontiĝi kune kaj pridiskuti siajn ideojn, aŭ reciproke rigardi siajn verkojn. Tiu bezono iĝis unu el la elirpunktoj por nia aventuro.

Kompreneble, neniu tia filmfestivalo iam ekzistis. Estis ŝtataj filmfestivaloj, sed ili neniam estis malfermitaj al sendependaj filmoj. Bonŝance ni havis iom da sperto pri organizado de tiaj eventoj, danke al niaj antaŭaj projekcioj. En 2003 miaj geamikoj tenis la unuan version de la festivalo. Mi venis helpi dum tiu semajno, kaj post tio mi foriris denove.

D: Kia estis la unua festivalo?

Y: Hazarde 2003 estis jaro decida por nia sceno. Ĉiuj tri grandaj sendependaj festivaloj - Yunnan, Pekino, kaj Nanjing - estis fonditaj tiam.

D: Ĉu ili kontaktis vin antaŭe?

Y: Ne, ĝi okazis hazarde. Tamen filmfestivalo estis la unua. Ĝi okazis en marto. Pekino verŝajne estis en majo aŭ aŭgusto, kaj Nanjing en aŭgusto aŭ oktobro. Ni havis la aŭditorion en la Provinca Muzeo de Yunnan kiel nia ĉefa kunvenejo. Kaj ni kunlaboris kun kelkaj universitatoj en Kunming, kiel Yunnan-a Universitato, Yunnan-a Normala Universitato kaj Yunnan-a Nacimalplimulta Universitato. Ni ankaŭ havis multajn studentojn kiuj laboris volontule. Ni komencis presi katalogon ekde la unua festivalo. Kvankam ĝi estis la unua, ni volis fari ĉion en profesieca maniero. Ni konstruis arĥivon, kaj ni faris la arĥivan laboron ekde tiam.

Ni alvokis enskribojn en 2002 - preskaŭ naŭ monatojn antaŭ la festivalo efektive okazis - el ĉie en Ĉinio; ne nur el Yunnan. Kompreneble estis ankaŭ programo enfokusiganta dokumentajn filmojn de Yunnan. Sed nia atingo devis esti pli ĝenerala. Ĉiuj el ili estis dokumentaj filmoj, ĉar ni nur trakts tiun ĉi ĝenron.

Ni invitis kritikistojn kaj esploristojn el tuta Ĉinio por helpi nin elekti la filmojn montrindajn en la festivalo. Ili ĉiuj estis bone konataj en la sendependa filmo-cirklo: instruisto Lu xinyu (吕新雨) el Fudan Universitato en Ŝanhajo, kiu ĵus skribis libron Ĉina Nova Dokumenta Movado; Yu Jian (于 坚), tre fama Yunnan-a poeto; profesoro Zhang Xianlin (张献林) de Pekina Film-Akademio; kaj la sendependa kuratoro kaj kritikisto Zhang Yaxuan (张亚璇) ankaŭ de Pekino. La aliaj du kuratoroj de la festivalo – He Yuan kaj Yang Kun - partoprenis en la selektado en la nomo de filmfestivalo. Kompreneble, ni invitis la filmistojn kies filmoj estis selektitaj por veni. La festivalo daŭris unu semajnon, kaj ĉiuj filmoj estis montritaj du aŭ tri fojojn en malsamaj lokoj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto