Vizitu Forumon

S-ro Yi Sicheng parolas pri " Yunfesto" --- yunnan-a filmfestivalo por multkulturoj

(GMT+08:00) 2015-03-09 14:57:22     Redaktoro:Li Lu

D: Ĉu vi kandidatiĝis uzi kinejon?

Y: Ne. Estis neeble por ni akiri realan kinejon. Ni uzis la projekcian salonon en la Provinca Muzeo kiel ĉefa salono, kaj kelkajn klasĉambrojn aŭ projekciajn ĉambrojn ĉe universitatoj kiel malĉefaj ejoj. Ni havis tre emocian festivalan semajnon. Ĝi estis refreŝiga sperto por ĉiuj filmistoj - kaj por la tuta klubo de sendependa filmo - ke homoj povis kunveni por spekti filmojn kaj interŝanĝi ideojn pri siaj verkoj.

D: Kio estis la respondo de la gazetaro en Kunming?

Y: Estis iuj gazetartikoloj pri tiu semajno. Unu el la plej gravaj ĵurnaloj de la epoko, Nanfang Zhoumo (南方周末) aŭ Nanfang Semajnfino sendis kolumnan verkiston raporti pri ni.

D: Ĉu ekzistas sendependaj festivaloj kiuj estas ne nur pri dokumentaj filmoj?

Y: Jes, la filmofestivaloj de Pekino kaj de Nanjing akceptas ambaŭ dokumentajn kaj fikciajn filmojn, krom eksperimentajn kaj kartunkinajn.

D: Kial la filmfestivalo temas nur pri dokumentaj filmoj?

Y: Ĝi ŝuldigas al nia deveno kiel dokumentaj filmistoj. Kaj sendependa dokumenta filmo ĉiam estis la plej aktiva kaj plej originala kultura fenomeno.

(daŭrigota)


1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto