Vizitu Forumon

Fangong---Budhisma Trezorejo

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:39:10

"Wuxi estas bela loko". Turisme vojaĝante en Wuxi, urbo ĉe Taihu Lago en Zhejiang-provinco, oni vere kaptas la esencon de la slogano, ŝajne populara, sed iniciatita de Wuxi-a Turisma Buroo. Wuxi havas longan historion kaj posedas ĉarmajn pejzaĝojn, kvazaŭ perlo brilanta en la sudo de Ĉinio. En Wuxi, Lingshan-monto kaj ties Fangong-palaco estas ekstreme vizitindaj. Hodiaŭ ni enkonduku vin viziti Fangong ĉe Lingshan-monto por sperti la "kulturan heredaĵon en estonteco".

"Estas korskue! La konstruaĵo estiĝis el nenio!Oni diras, ke la palaco Fangong kompareblas kun Vatikano. Ĝi estas konstruaĵo kreita por la estonteco. Ĝi meritos esti monda kultura heredaĵo!"

Dank` al sinjoro Sun Lijun, unu el la ĉefoj de Wuxi-a Turisma Buroo, ni scias, ke Fangong estis ekkonstruita en 2006 kaj finkonstruiĝis en 2009 kaj sukcese gastigis la solenaĵon de la Dua Monda Budhisma Forumo.

 

El Huishan-distrikto de Wuxi oni povas atingi Lingshan-monton per nur duonhora veturado. Malproksime, or-brila statuo de Budho pompe staras sur la monto-talio. La statuo altas 88 metrojn, konstruiĝis en 1997, de tiam Lingshan fariĝis reprezentanto de budhisma kulturo en la ĉina sudo.

Najbare troviĝas tur-palaco---Fangong, impona kaj pompa, kiu meritas la animo de Lingshan-vidindejo.

Fangong estas trietaĝa, ŝtupareca konstruaĵo, etendiĝas akse sud-norden kaj simetrie orient-okcidenten, daturflore strukturiĝas malantaŭe. sinjorino He Yue, ĉefo por lingshan-vidindeja projektado, konigis:

"Fangong larĝas 150 metrojn kaj profundas 180 metrojn, areas 70 mil kvadratajn metrojn. Surfirmamente sidas kvin turoj kvazaŭ lotuspetaloj, montrantaj la budhisman ideon pri la kvin budhoj en kvin direktoj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto