Vizitu Forumon

Fangong---Budhisma Trezorejo

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:39:10

Fangong dividas sin en tri partojn: kunvenejo, eksponejo kaj sanktejo. La konstruo rompis la tradicion de ĉina arkitekturo, uzis ŝtonojn kaj iujn hardecajn materialojn. Multaj altaj kolonoj, larĝspanaj traboj kaj altaj volboj videblas ĉie en ĝia supergranda halo. La vestiblo el blanka marmoro aspektas sankteca kaj pureca. Ambaŭflanke de la pordo straras po blanka sesebura elefanto, sur kies dorso sidas amfora pokalo. Sesebura elefanto alegorie montras la ses instruojn de budhismo: almozdono, sintenemo, toleremo, progresivo, meditado kaj saĝeco. La amforaj pokaloj eŭfonie aludas pacon (en la ĉina lingvo). Sinjorino He Yue konigis:

"La pokaloj estas faritaj el lignaĵoj de palisandro kaj parfumsantalo. Majstro de Dongyang-skulpturo sinjoro Lu Zhengguang zorgeme verkis ilin en 1400 tagoj. La pokaloj altas 4 metrojn, kaj estas tutkorpe skulptitaj en bildoj de lotusaj floroj kaj folioj, kun la fundoj ĉirkaŭataj po kvar leonkapoj. Tio signifas, ke disvastiĝas la budhismo ĝis ĉiuj anguloj de la mondo. Ĉar en antikva Hindio estis diraĵo, ke vir-leono ekmuĝas, animaloj tuj humiliĝas"

En Fangong la skulptaĵoj okupas areon de 15 mil kvadrataj metroj. La skulptaĵoj estis faritaj per fajna metio de Dongyang-skulpturo, figure varias kun la elementoj kiaj nuboj, floroj kaj kvar bestoj en budhismo (blua drako, blanka tigro, ruĝa fenikso kaj nigra testud-serpento) kaj aliaj, plenas de ĉina tradicia kulturo pri modereco, feliĉeco kaj beatigo kaj, akorde ligas la arkitekturon kun la budhisma kulturo.

Supren rigardante, oni povas vidi sub la vestibla tegmento 34 statuojn de flugantfeinoj trimetraj, kiuj leĝere dancas kun svingantaj manikoj kvazaŭ elirus el la grotoj. La statuoj estas faritaj per la teknologio de modlado el kruda lako, por ke la artaĵoj estu eterne konsereblaj kaj neniam dekoloriĝu. Ĉirkaŭirinte ok gravuritajn kolonojn el namuaĵoj, oni venis en la centron de la palaco Fangong, supren rigardate, la volbo estas lukse ornamita. Sinjorino He Yue diris,

"Nu, tie ĉi ja estas la plej alta lotusa volbo, la 60-metra spaco esprimas plej bazajn budhajn etosojn en tri tavoloj:la unua edifas la spiriton de egaleco per multaj budhaj niĉoj, la dua estas la Edeno de flugantfeinoj, kiuj montras ĝojon kaj plezuron, la tria estas la nokta kosmo, kiu reprezentas la plej altan etoson --- la saĝeco."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto