Vizitu Forumon

Fangong---Budhisma Trezorejo

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:39:10

Ambaŭflanke de la koridoro sidas 12 lotusaj vazoj, kiuj rakontas budhismajn historietojn. La farado de la vazoj estas tute nova, oni kombinis la teknologion de blank-blua pocelano kun tiu de miksita glazuro. La vazoj estas aparte faritaj por Fangong kaj monde unikaj.

Renkonte al vizitantoj estas la trezoro de Fangong---Huazang Mondo, el kunmetitaj koloraj glazuroj.

"Laŭ la budhisma sutro Huayan Jing, Huazang Mondo estas tre kvieta, bela kaj dezirinda loko. En la mezo estas statuo de Ŝakjamunio. Ĉirkaŭe estas la budhismaj sutroj kun budhoj kvindirektaj en la centro. La ekstera ringo estas la universo plena de fajroj kaj nuboj."

Huazang Mondo estis iniciatita de Taiwan-a Glazura Fabriko, kies filio en Ŝanghajo sin ŝarĝis per la tasko. La meza statuo estas manlaborita el pura oro, per la metiarto de tibeta budhismo. La baldakeno estas drate inkrustita tra oro, arĝento, sukceno, agato, tridakno, koralo kaj glazuro, la sep budhismaj trezoroj, kiuj faras la Huazang Mondon nature integriĝa, esprimante la grandanimon de la homo. Supre estas tabulo kun kvar ideogramoj "Miao Ying Tian Cheng" el manuskriptaĵoj de sinjoro Zhao Puchu, eksa prezidanto de Ĉina Budhisma Asocio. La budha sentenco admonas, ke oni faru banaĵon por alproprigi mirindan rekompencon.

Tra la koridoro kun ses volboj sur kiuj estas pentritaj la sama bildo Astronomio, ni venis en la sanktejon plej imponan kaj sanktan. La sanktejo areas 3,5 mil kvadratajn metrojn. Super la tridimensia scenejo estas 30-metra volbo, sur kiu palpebrume flagras 1344 lotusaj lampoj en sep koloroj, montrante la belan etoson "En ĉiu lotusfloro troviĝas unu mondo, en ĉiu paŝo gvidas unu budho."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto