Vizitu Forumon

Fangong---Budhisma Trezorejo

(GMT+08:00) 2011-06-28 17:39:10

Sinjorino He Yue konigis, ke la plenlonga budhisma epopeo Odo al Feliĉo estis ja prezentita ĉi tie dum la 2-a Monda Budhisma Forumo.

"La scenejo rompis la tradician arkitekturon. Ĝi estas la lande unua supergrandega aŭtomata rotacia scenejo, kiu povas moviĝi supren malsupren, kaj libere leviĝi aŭ male en kelkaj partoj. Cetere, ĝi estas 270-grada panorama scenejo interaktivigita. Ni aplikas plej avangardajn teknikojn en lumo, sono kaj diĝita video."

Nun tie ĉi oni donas prezentadon de spertiga versio de Odo al Feliĉo por frandigi turistojn, kvar fojojn ĉiutage.

"Fierinde estas, ke Fangong estis konstruita de ĉinoj mem, de desegnado al konstruado."

Forlasante Lingshan-vidindejon, malporksime rigardate, Fangong, kun kvin turoj sur la tegmento, kvazaŭ kvin oraj florantaj lotusfloroj, sankte brilas en la sunradio sub la blua ĉielo kun ŝvebantaj nuboj kaj dorse kontraŭ la serpentuma montaro, aspektas kiel budhisma mondo sur la terglobo.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto