Vizitu Forumon

Estetika panoramo de Yunnan-a Multkultura Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:54:14     Redaktoro:Li Lu

- Intervjuo kun Yi Sicheng, kuratro de Yunfesto

Karaj amikoj, en antaŭaj du semajnoj, ni elsendis la intervjuan raporton pri Yunfesto, nome Yunnana Multkultura Filmfestivalo. temis pri la internaciiĝo de la filmfestivalo. Hodiaŭ ni daŭrigu la raporto kun la temo: Estetika Panoramo de Yunfesto. Sinjoro Yi Sicheng prezentas sian penson pri la estetika vido de la filmfestivalo kaj de sendependa filmarto en Ĉinio.

La Yunnan-a Filmfestivalo estas unu el la plej gravaj festivaloj de sendependa kino en Ĉinio, kun plurjara historio. S-ro Yi Sicheng, unu el la kuratoroj de Yunfesto dum sia parolo akcentas la estetikan konsideron de la filmfestivalo. Li ofte diras, ke "mem-esprimo" estas la ĉefa celo por multaj ĉinaj sendependaj filmistoj. Kion li celas diri ekzakte kun tiu ĉi koncepto? Ĉu li parolas pri li mem, kiu estas fotanta la mondon? Yi Sicheng klarigis:

"Se vi rigardas al la sendependa dokumenta kino kiel kompleta scenaro, vi vidas, ke ĉiuj ĝiaj filmoj kune iĝas kiel "dokumentita historio." Subjekte aŭ teme, ili dokumentis ĉion okazantan en nuntempa socio dum la lastaj tridek jaroj. Ili alparolis ĉiun gravan temon, socian problemon, aŭ gravan okazaĵon, kiel la filmo Tri Gorĝa Baraĵo. Kaj ili montris emociojn kaj personajn rilatojn en la privata kaj familia vivo. Vi kaptas la tutan bildon de nuntempa Ĉinio el iliaj verkoj, en sensacie larĝa kaj riĉa maniero. Tiu rilatas al la diverseco de la filmistoj -- al iliaj malsamaj identecoj kaj kulturdevenoj."

Ŝajnas ke ne estas tiom grave ĉu iu dokumenta filmisto estas profesia aŭ ne. Multaj bonaj filmoj estas faritaj de amatoroj. Sed tio ne signifas, ke ili ne zorgas pri la kinematografia aspekto. Male, ili havas malsamajn komprenojn de la filma lingvo, ĉar sendependaj dokumentaj filmoj estas etendo de iliaj antaŭaj postkuroj. Kelkaj el la filmistoj estis pentristoj, muzikistoj, intelektuloj aŭ kulturaj esploristoj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto